Jokohama kajdaŝi kiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Yokohama Kaidashi Kikō (japane: ヨコハマ買い出し紀行, [jokohama kaidaŝi kikō], laŭvorte en Esperanto Priskribo pri aĉetekskurso al Jokohamo), kun la neoficiala titolo en Esperanto Alfa la kafejestrino, estas 14-voluma mangao de Hitoshi Ashinano. En Japanio ĝi estis publikigita en la magazino Monthly Afternoon de Kodansha, ekde junio 1994 ĝis februaro 2006, kun alia fina epizodo publikigita en julio 2006. En Esperantujo la unua ĉapitro estis publikigita interrete en 2011 fare de sendependa homo, sed la traduko ne estis daŭrigita.[1]

Yokohama Kaidashi Kikō gajnis la Seiun Award en 2007 kiel la plej bona sciencfikcia komikso.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La serio montras la ĉiutagan vivon de roboto kiu estras kafejon iom da tempo post Tera ekologia kolapso. La scenejo de la mangao estas la regiono Kanto en Japanio, kies marsurfaco altiĝis dum la civilizacio malprogresas pro tutmonda varmiĝo. La heroo, Alpha Hatsuseno, estas roboto kiu estras kafejon, kies nomo estas Café Alpha [kafe alfa]. Korvarmiga rilato inter ŝi, homoj kaj robotoj ĉirkaŭ ŝi estas la esenco de la mangao. Ashinano priskribis la plezuretojn de ĉiutagaj okazoj; aviadila motoro malŝaltiĝas, skotero rompiĝas, la altiĝanta oceano eniras la kafejon, la najbaraj infanoj plenkreskiĝas kaj transloĝiĝas... Tio sekvas la japanan tradicion mono no aware (malgajeco pro la tempopaso).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]