Joliet
Joliet estas grandurbo en Usono, en subŝtato Ilinojo, en kantonoj Kendall, Will. Ĝi estas ankaŭ diocezo, administra centro de kantono kaj grava universitata urbo.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 41° 31′ N 88° 08′ U / 41.517 °N, 88.133 °U (mapo)Koordinatoj: 41° 31′ N 88° 08′ U / 41.517 °N, 88.133 °U (mapo)
- Areo: 163 km²
- Loĝantaro: 148.402 (en 2011)
- Supermara alteco: 196 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodoj: 60431-60436, 60586
- Telefonkodoj: 815, 779
Geografio
Joliet situas sur montetaro laŭ rivero Des Plaines en meza parto de Usono, en nordorienta parto de Ilinojo. Ĉikago troviĝas 64 km.
Historio
Franca esploristo Louis Joliet esploris Ĉikagan transirejon en 1637 kaj lia trupo haltis en tiu loko. La loknomo "Juliet" aperis en 1833, kiam oni konstruis tie la unuan kabanon. En 1845 la loknomo ŝanĝiĝis al "Joliet" kaj en 1852 ĝi urbiĝis.
Klimato
En Joliet la temperaturo averaĝe varias inter 4-15 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 29 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -9 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 922 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, kiu kulminas julie kaj ĝi malkulminas en februaro.
Vidindaĵoj
- teatro
- historia muzeo
- aŭtokonkursejo NASCAR
- malliberejo, kie oni filmadis televizian serion
- Aŭditorio konstruita en 1891
Trafiko
El Joliet kuras aŭtoŝoseoj kaj trajnoj al Ĉikago kaj Iovao. La urbego havas gravan ponton tra la rivero krome havas regionan flughavenon.
Famuloj
- en Joliet naskiĝis Nora Bayes
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Al tiu ĉi artikolo la informoj venis helpe de WikiTrans el anglalingva Vikipedio