Jom Kipur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jom Kipoer (1878)

Jom Kippur,[1] Jom Kipur,[2] Jomkipuro[3]Jom-Kipuro[4] estas Juda sankta tago, la deka tago de la monato Tiŝrio, do ĝi povas okazi dum septembro aŭ oktobro.

Jom Kippur estas konsiderata la tago, kiam oni pentas pro siaj pekoj, kaj dum ĝi religiaj judoj fastas kaj preĝas. Dum Jom Kippur oni ne rajtas manĝi, lavi sin, seksumi kaj fari kelkajn aliajn aferojn. Tamen, oni rajtas manĝi, se fastado povus esti danĝera pro sanaj problemoj. Jom Kippur estas konsiderata de judoj unu el la plej sanktaj tagoj de la jaro.

En Israelo, eĉ laikaj judoj kutime respektas la tradicion, kaj fastas kaj eble eĉ iras al la sinagogo. Ne estas televidaj disendoj aŭ publikaj transportoj kaj la flughavenoj estas fermitaj. Ne okazas iu ajn speco de komercado en judaj regionoj. Publika ne-observado de Jom Kippur, ekzemple publika manĝado aŭ stirado de aŭtomobilo, estas konsiderata tabua.

En 1973, Egiptio kaj Sirio atakis Israelon ĝuste en tiu tago, provokante la faman militon de Jom Kippur, ankaŭ konatan kiel la Oktobra Milito.

Referencoj

  1. Franca Katolika Esperantisto Franca Katolika Esperanto-Asocio
  2. Memore je la pereintoj Flandra Esperanto-Ligo
  3. Reta traduko Majstro (vortaro)
  4. El la nuntempa ĉeĥa literaturo (J) Ĉeĥa Esperanto-Asocio