Jon Mirande

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jon Mirande
Persona informo
Jon Mirande
Naskiĝo 11-an de oktobro 1925 (1925-10-11)
en Parizo
Morto 28-an de decembro 1972 (1972-12-28) (47-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Pariza tombejo de Thiais vd
Lingvoj francahispanaanglaeŭskakornvalabretona vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Arago vd
Profesio
Alia nomo Jon Chaho vd
Okupo lingvistotradukisto • poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jon MIRANDE Aiphasorho (10-a de novembro 1925 - 28-a de decembro 1972), eŭska verkisto.

Liaj gepatroj elmigris el la eŭska provinco Zubero - Lapurdo al centra Francio kaj instruis al li la francan kiel la gepatran. Post la abiturienta ekzameno li fariĝis ŝtata funkciulo, unue kiel kontoro de la franca Ministerio pri Financoj. Samtempe li komencis studi multajn lingvojn kaj iliajn literaturojn (anglan, araban, bretonan, danan, finnan, gaelan, germanan, grekan, hebrean, hispanan, irlandan, italan, katalunan, kimran, kornvalan, latinan, micenan, nederlandan, rusan).

Sed plej multe li enamiĝis al sia radika lingvo, la eŭska, kaj decidis fariĝi ĝia verkisto. Liaj ĉefverkoj estas la poem-kolekto Klaroskuroj (1947-1952) kaj novelo La baptofilino (Haur besoetakoa) (1959), kiu vekis skandalon pro erotikaj scenoj inter tridekjarulo kaj lia dekunujara zorgatino.

Pro sia drinkemo li travivis lastajn jarojn en psikiatrejoj. En unu sanigejo li estis trovita morta kun boteloj da viskio ĉirkaŭe.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La Baptofilino, tradukis Joxemari Sarasua, eldonis Fonto 2002, 94 p.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.