Jon Bon Jovi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jovi Bon Jovi
en 2009
en 2009
Bazaj informoj
Naskonomo John Francis Bongiovi
Naskiĝo 2-an de marto 1962 (1962-03-02) (62-jaraĝa)
en Perth Amboy
Edz(in)o Dorothea Hurley
Ĝenroj rokmuziko
Retejo www.bonjovi.com/,%20https://wwwjonbonjovi.ca/
Signifa instrumento
voĉo, ritma gitaro
Persona informo
Naskonomo John Francis Bongiovi
Aliaj nomoj Jon Bon Jovi
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater St. Joseph High School • Sayreville War Memorial High School
Familio
Patrino Carol Sharkey
Frat(in)oj Matthew Bongiovi • Anthony Bongiovi
Edz(in)o Dorothea Hurley
Infanoj Jake Bongiovi • Stephanie Bongiovi • Jesse Bongiovi • Romeo Bongiovi
Okupo
Okupo kantistoaktorokantaŭtoro • filmaktoro • gitaristopianisto • televida aktoro • muzikproduktistokomponisto
TTT
Retejo https://www.bonjovi.com/
https://wwwjonbonjovi.ca/
vdr

Jon Bon Jovi (naskiĝis la 2-an de marto 1962 je la nomo de John Francis Bongiovi junior en Perth Amboy, Nov-Ĵerzejo) estas usona kantisto, gitaristo kaj komponisto de la rokmuzika grupo Bon Jovi. Aldone li estas aktoro kaj aperis en pluraj kinejaj filmoj kaj televidaj serioj (vidu sube).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro, John Bongiovi (naskita je la nomo Giovanni Bongiovì), estis frizisto el Sicilio en suda Italio, kiu enmigris Usonon. Lia patrino, Carol Sharkey Bongiovi, en sia junaĝo estis fotomodelo por la magazino Playboy[1] kaj posedis florvendejon. Jon havas du pli junajn fratojn, Anthony Bongiovi (* 1964), kiu vivas en Los-Anĝeleso kaj interalie produktas popmuzikajn filmetojn, kaj Matthew Bongiovi (* 1974), kiu dumtempe estis vojaĝkoncerta manaĝero de la muzikgrupo Bon Jovi kaj nuntempe vivtenas trinkejon en Nov-Ĵerzejo.

La 29-an de aprilo 1989 Jon en Las Vegas edziĝis kun Dorothea Rose Hurley, kiu jam ekde la lerneja tempo estis lia koramikino. La paro havas kvar infanojn: Stephanie Rose, kiu naskiĝis la  31-an de majo 1993(nun 1993-05-31) (30‑jara), Jesse James Louis, la  10-an de februaro 1995(nun 1995-02-10) (29‑jara), Jacob Hurley la  7-an de majo 2002(nun 2002-05-07) (21‑jara) kaj Romeo Jon, la  29-an de marto 2004(nun 2004-03-29) (20‑jara). Al lia filino Stephanie, li dediĉis la kanton I Got The Girl, troveblan en la muzika albumo Crush.

La rokmuzika stelulo en la kampanjo de 2008 pri baloto de la prezidanto de Usono engaĝiĝis favore al la kandidato Barack Obama.[2]. Jam en la antaŭaj du balotaj kampanjoj, li en 2000 subtenis la kandidaton Al Gore kaj en 2004 la kandidaton John Kerry, ambaŭ de la sama partio.

Li estis la ĉefa posedanto de la futbala teamo Philadelphia Soul el Filadelfio (Pensilvanio), kiu profesie aktivis en la usona Ligo pri Arena Futbalo ĝis la jaro 2009.

Laŭ muzika stilo, li aparte influiĝis per la muzikistoj respektive muzikgrupoj Led Zeppelin, Bruce Springsteen, Bob Dylan, Thin Lizzy, Alice Cooper, Scorpions kaj Aerosmith.

Premioj[redakti | redakti fonton]

En julio 1991 la muzikisto por sia kanto Blaze of Glory el la samnoma usona kineja filmo ricevis la premion Golden Globe Award. Pro tiu muzikaĵo li krome nomumiĝis por la premioj Oscar kaj Grammy. En 1998 li ricevis la premion Echo kiel plej bona soloa muzikisto.

Jon Bon Jovi dum koncerto de la muzikgrupo Bon Jovi (2007)

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • The Power Station Years (1983)
  • Blaze of Glory (1990)
  • Destination Anywhere (1997)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Blaze of Glory (1991)
  • Miracle (1990)
  • Never Say Die (1991)
  • Levon (1992)
  • Please Come Home for Christmas (1994) kristnaska kompilo A Very Special Christmas 2 Midnight en Chelsea (1997)
  • Queen of New Orleans (1997)
  • Janie, Don't Take Your Love to Town (1997)
  • Ugly (1998)
  • Bang a Drum (1998, kun Chris LeDoux)

Muzikgrupa diskografio[redakti | redakti fonton]

Vidu Diskografio de la grupo Bon Jovi.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1988: The Return of Bruno
  • 1990: Blaze of Glory (Young Guns II)
  • 1994: Mona Must Die – mallonga rolo
  • 1995: Moonlight and Valentino
  • 1996: The Leading Man
  • 1997: Destination Anywhere
  • 1997: City of Love (Little City)
  • 1998: Homegrown
  • 1998: No Looking Back
  • 1998: Row Your Boat
  • 2000: Pay It Forward
  • 2000: U-571
  • 2002: Vampires: Los Muertos
  • 2005: Cry Wolf
  • 2006: National Lampoon's Pucked
  • 2011: New Year's Eve

Televidaj serioj[redakti | redakti fonton]

  • 1999: Sex and the City
  • 2002: Ally McBeal
  • 2005: Las Vegas
  • 2006: The West Wing

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]