Jonas Furrer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jonas Furrer

Jonas Furrer naskiĝis la 3-an de marto 1805 en Vinterturo kaj mortis la 25-an de julio 1861 en Bad Ragaz. Li estis sivsa politikisto kaj membro de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando. Lia politika kariero komenciĝis per lia elektiĝo al la kantona parlamento de Zuriko en la jaro 1834. Ek de 1845 li estis registara konsilianto de Kantono Zuriko kaj prezidis en tiu jaro ankaŭ la Svisan Dieton. En la jaro 1848 li elektiĝis kiel reprezentanto de la radikal-liberala frakcio al la Federacia Konsilio kaj fariĝis la unua federacia prezidanto de Svislando, oficon, kiun li plenumigis ankaŭ dum la jaroj 1849, 1852, 1855 kaj 1858. Li estis konsiderata kiel unu el la plej signifaj politikistoj de la unua epoko de la Svisa Konfederacio.

Vidu ankaŭ

grekeListo de la federaciaj konsilantoj de Svislando