Jonathan Horton
El Vikipedio
Jonathan Horton estas usona gimnasto. Li naskiĝis la 31-an de decembro 1985 en Houston, Teksaso, Usono, do nun estas 27-jara. Laŭ la stato de oktobro 2011 li gajnis arĝentan kaj bronzan medalojn pri gimnastiko en la somera olimpiko 2008, kaj bronzajn medalojn en la mondĉampionadoj pri gimnastiko de 2010 en Roterdamo kaj 2011 en Tokio.