Joomla!
El Vikipedio
| Joomla! | |
| Programisto | OSM programista grupo |
|---|---|
| Lasta stabila versio | 1.6.0 (10-a de januaro 2011) |
| Operaciumo | plursistema |
| Lingvo(j) | pluraj lingvoj |
| Evoluigstato | en evoluo |
| Programtipo | enhav-mastruma sistemo |
| Licenco | GPL |
| Retejo | http://www.joomla.org/ |
Joomla estas libera sistemo por administrado de enhavo. Ĝi estas verkita en la programlingvo PHP kaj uzas MySQL-datumbazon por eldoni enhavojn en la TTT.
Joomla! havas funkciojn kiel la enkaŝmemorigon de paĝoj, RSS-abonfluojn, presversiojn de paĝoj, novaĵojn, blogojn, forumojn, opinisondadon, kalendaron, serĉadon kaj internaciigon.
La unua eldono de Joomla! (Joomla! 1.0.0) estis anoncita je la 16-a de septembro 2005. Joomla! estas havebla laŭ la permesilo GNU.
Joomla! estas instalebla surbaze de Xampp Lite, kiu enhavas Retservilon Apache, MySQL-datumbazon, kaj PHP skript-motoron.