Jorge Guillén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jorge Guillén

Jorge Guillén [ĤORĥe giJEN], (Valladolid, 18-an de januaro 1893 - Málaga, 6-an de februaro 1984). Hispana poeto kaj unu el la plej aĝaj kaj seriozaj en la grupo de generacio de la 27a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Valladolid. Lia vivo fluas paralele al tiu de lia amiko Pedro Salinas, al kiu anstataŭis kiel hispana helpanto en La Sorbonne ekde 1917 al 1923. Ankaŭ li estis profesoro en universitatoj, nome de Murcia (1925-1929) kaj Sevilo (1932-1938), krom intermezo en tiu de Oksfordo (1929-1931). Post la intercivitana milito li ekziliiĝis kiel ĉiu progresema intelektulo kaj instaliĝis en Usono, kie li daŭre estis universitata profesoro. Post emeritiĝo li translokiĝis en Italion, kie duafoje edziĝis. Post redemokratiiĝo li translokiĝis en Málaga. En 1977 li ricevis premion Miguel de Cervantes, plej alta omaĝilo por hispanlingvaj verkistoj. Li mortiĝis en Málaga en 1984.

Analizo de lia verkaro[redakti | redakti fonton]

Pro lia emo al la pura poezio, kelkaj kritikistoj konsideras lin la plej rekta disĉiplo de Juan Ramón Jiménez. Guillén eniris malfrue en literatura teritorio: nur kiam li estis tridekkvinjara li aperigis sian unuan libron, Cántico (Kantiko), kiu estos pligrandigita en diversaj eldonoj.

Cántico estis eldonita unuafoje en 1923 en la Revista de Occidente (Okcidenta Revuo) kaj enhavis nur 75 poemojn. La fina versio, publikita en 1950 en Bonaero, enhavas 334 poemas dividitaj en kvin partoj: «Al aire de tu vuelo» (Je l’aer’ de via flugo), «Las horas situadas» (La lokigitaj horoj), «El pájaro en la mano» (La birdo enmana), «Aquí mismo» (Ĉi tie mem) kaj “Pleno ser” (Tutplena estaĵo). En tiu verko la aŭtoro gloras ekzistoĝuon, la universalan harmonion, la lumegecon, plenecon de la estaĵo kaj la integriĝo de la poeto en perfekta mondo, kie multfoje miksiĝas amatino kaj pejzaĝo. La optimismo kaj trankvileco regas ĉiujn poemojn en la libro.

Post lia sperto de la Intercivitana Milito, la malvenko kaj la ekzilo, krom la ekkono pri la teruro de la Dua mondmilito, en lia posta poezia libro, Clamor (Klamado), Guillén ekkonscienciĝis pri efemereco kaj ekmetis negativajn ecojn de historio: malriĉo, milito, doloro, morto... Se Cántico estis danko de la poeto pro mondoperfekto, en Clamor velkiĝas tiu kredo. Tame ĝi ne estas angora aŭ pesimisma libro ĉar en ĝi superregas vivodeziro. Tiu verko konsistas el tri libropartoj Maremágnum (1957), kies kerno prezentas armonimankon; Que van a dar en el mar (Kiuj alvenos enmaren, 1960), kies titolo devenas de fama mezepoka verso pri morto, do, en tiu parto li disvolvigas ideon pri daŭro de morto kaj A la altura de las circunstancias (Je cirkonstancalto, 1963), kie aperas lukto por restarigi ekvilibron.

Homenaje (Omaĝo) estis publikita en 1967. Kiel la titolo sugestas, Guillén laŭdas personojn elstarajn en mondo ĉu de artoj ĉu de sciencoj uzante teknikojn de teatra monologo kaj portreto.

Per titolo Aire nuestro (Nia aero) titoligis la kolekton de liaj tri grandaj poeziaj libroj verkitaj ĝis 1968, tio estas Cántico, Clamor kaj Homenaje. Poste li publikigos Y otros poemas (Kaj aliaj poemoj, 1973) kaj Final (Fino, 1982).

Komplekseco de la verkaro de Guillén baziĝas sur lia idealo de pura poezio rezumebla tiele:

  1. Forigo de anekdoto,
  2. Substantivigo de adjektivoj,
  3. Malabundo de verboj,
  4. Lingva precizeco kaj
  5. Tema centriĝo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Cántico (75 poemoj), Madrido, Revista de Occidente, 1928.
  • Cántico (125 poemoj), Madrido, Cruz y Raya, 1936.
  • Cántico (270 poemoj), Mexiko, Litoral, 1945.
  • Cántico (334 poemoj), Bonaero, Sudamericana, 1950.
  • Huerto de Melibea, Madrido, Ínsula, 1954.
  • Del amanecer y el despertar, Valladolid, 1956.
  • Clamor. Maremagnun, Bonaero, Sudamericana, 1957.
  • Lugar de Lázaro, Málaga, Col. A quien conmigo va, 1957.
  • Clamor... Que van a dar en la mar, Bonaero, Sudamericana, 1960.
  • Historia Natural, Palma de Mallorca, Papeles de Sons Armadans, 1960.
  • Las tentaciones de Antonio, Florenco/Santander, Hermanos Bedia, 1962.
  • Según las horas, Portoriko, Editorial Universitaria, 1962.
  • Clamor. A la altura de las circunstancias, Bonaero, Sudamericana, 1963.
  • Homenaje. Reunión de vidas, Milano, All'Insegna del Pesce d'oro, 1967.
  • Aire nuestro: Cántico, Clamor, Homenaje, Milano, All'Insegna del Pesce d'oro, 1968.
  • Guirnalda civil, Cambridge, Halty Eferguson, 1970.
  • Al margen, Madrido, Visor, 1972.
  • Y otros poemas, Bonaero, Muchnik, 1973.
  • Convivencia, Madrido, Turner, 1975.
  • Final, Barcelono, Barral, 1981.
  • La expresión, Ferrol, Sociedad de Cultura Valle-Inclán, 1981.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]