Jorge Manuel Teotokopuli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jorge Manuel Theotocópuli)
Jorge Manuel Teotokopuli
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1578 (1578-01-01)
en Toledo
Morto 29-an de marto 1631 (1631-03-29) (53-jaraĝa)
en Toledo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro El Greco
Patrino Jerónima de Las Cuevas
Okupo
Okupo pentristo • arkitekto
vdr

Jorge Manuel Theotocópuli (Toledo, 1578 - 1631), hispana pentristo kaj arkitekto, ŝajne estis ununura filo (ekstergeedza) de la konata pentristo Domenikos Teotokopulos, «El Greco».

Portreto de Jorge Manuel Theotocópuli, de Domenikos Theotocópoulos, «El Greco»

Li lernis la metion de pentristo labore en la ateliero de lia patro, ĉar el 1603 oni dokumentas lian partoprenon ĉe la mendo por la retabloj de Illescas. Tuj poste, en 1607, eklaboris sendependajn laborojn, kiaj la retablo de Titulcia, kie, sekvante la manierismon de lia patro, ekdistingiĝas per persona stilo, kvankam lia kvalito kiel pentristo estis ĉiam klare malsupra al tiu de la granda majstro kreta.

Post la morto de lia patro, en 1614, Jorge Manuel fokusigis siajn interesojn al arkitekturo, kie li sekvis la skolon hereran kun Nicolás de Vergara el Mozo kaj Juan Bautista Monegro. El 1612 al 1618 partoprenis en la finigo de la konstruado de la urbodomo de Toledo.

Poste, en 1625, li akiris postenon de ĉefmajstro, skulptisto kaj arkitekto de la Katedralo de Toledo, kie li laboris por la konstruo de la Kapelo Ochavo [oĉAbo] (okono) kaj en la kupolo de la Mozaraba Kapelo de Enrique Egas.

Dufoje edzigita, ruiniĝis pro konflikto kontraŭ la Hospitalo Tavera, pro kio li perdis sian tutan havaĵon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]