Jorge Pavón
El Vikipedio
Jorge Pavón Fernández (naskiĝinta la 16-an de septembro 1985) estas hispana esperantisto. Li loĝas en El Escorial kaj studas entreprenadon. De 2006 ĝis 2008 li estis la ĉefredaktanto de Boletín, la organo de Hispana Esperanto-Federacio. En la jaro 2011 li kunorganizis la Hispanan Kongreson de Esperanto en San Lorenzo de El Escorial, kie li loĝas.