Jorge Pavón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge Pavón en 2008

Jorge Pavón Fernández (naskiĝinta la 16-an de septembro 1985) estas hispana esperantisto, licenciulo pri administrado de entreprenoj. De 2006 ĝis 2008 li estis la ĉefredaktanto de Boletín, la organo de Hispana Esperanto-Federacio. En la jaro 2011 li kunorganizis la Hispanan Kongreson de Esperanto en sia loĝurbo San Lorenzo de El Escorial.