Jorkoj
Jorkoj, angle York, reĝa dinastio en Anglio en 1461-85, branĉo de Plantaĝenetoj, devenanta el la urbo York.
Ili militis en la rozaj militoj kontraŭ la Lankastroj.
Gravaj dinastianoj:
- Eduardo la 4-a (1461-1470 kaj 1471-1483)
- Eduardo la 5-a (1483)
- Rikardo la 3-a (1483-1485)