José Antônio Maria Ibiapina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Antônio Maria Ibiapina
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1806 (1806-08-05)
en Sobralo
Morto 19-an de februaro 1883 (1883-02-19) (76-jaraĝa)
en Solânea
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Q3064258
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • politikistoadvokato
vdr

José Antônio de Maria IBIAPINA estis fama brazila katolika pastro. Li naskiĝis en Cearao en 1805 kaj mortis en 1884, filo de Francisco Miguel PEREIRA kaj Tereza Maria de Jesus.

En 1823 li eniris seminarion sed foriris ĝin jam en 1825 por studi juron kiam liaj patro kaj frato estis arestitaj kiel ribelistojn. En 1834 li fariĝis advokato kaj en sekva jaro, li fariĝis juĝisto de Quixeramobim kaj provinca deputito en Cearao. Post la morto de sia edzino, li forlasis Cearaon kaj en 1838 li loĝiĝis al Areia, Paraibo. En 1843 li partoprenis Praieiran revolucion.

Post multaj jaroj kiel simpla advokato, en 1853 li revenis al religia emo kaj fariĝis katolika pastro sen bezono de aliaj studoj. La episkopo de Olinda nomis lin ĝenerala paroĥestro kaj instruisto pri "sankta elokvento" en la Olindaa seminario. Nur post du jaroj, li lasis Olinda'n por esti misiisto en brazila internlando, dum multaj jaroj li fondis hospitalojn, orfejojn kaj lernejojn en brazila nordoriento.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.