José Batlle y Ordóñez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Batlle y Ordóñez
José Batlle y Ordóñez, 1900
José Batlle y Ordóñez, 1900
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1856 (1856-05-21)
en Montevideo
Morto 20-an de oktobro 1929 (1929-10-20) (73-jaraĝa)
Ŝtataneco Urugvajo
Alma mater Universitato de ParizoKolegio de FrancioUniversitato de la Respubliko
Familio
Patro Lorenzo Batlle y Grau
Edz(in)o Matilde Pacheco
Infanoj Lorenzo Batlle Pacheco • César Batlle Pacheco • Rafael Batlle Pacheco
Okupo
Okupo politikisto
vdr

José Pablo Torcuato Batlle y Ordóñez (21-an de majo 1856 en Montevideo - 20-an de oktobro 1929 samloke) estis ĵurnalisto, politikisto de Kolorado-Partio kaj dufoje prezidento de Urugvajo. Ĝia oficperiodo daŭris de la 1-a de marto 1903 ĝis 1-a de marto 1907 kaj 1-a de marto 1911 ĝis 1-an de marto 1915. Li enkondukis multajn gravajn reformojn en la lando.

José Battle estis filo de pli frua prezidento Lorenzo Batlle y Grau, generalo kaj pezidento inter 1868-1872. Li estis ankaŭ onklo de posta urugvaja prezidento, Luis Batlle Berres kaj pranepo de prezidento Jorge Batlle (oficis de 2000 ĝis 2005)

Dum lia oficperiodo, li ekis movadon, kiun li nomis Batll-ismo: Li protektis la ŝaton kontraŭ la eksterlanda ekonomia imperialismo. Li batalis por enkonduko de la sendunga subvencio (1914), okhora labortago (1915) kaj ĝenerala balotrajto. La registaro transprenis importon de eksterlandaj produktoj (maŝinojn, krudmaterialojn). La viandoprilabora industrio stimulis kreskon, devizajn enspezojn de Urugvajo.

Battle enkondukis senkostan aliron al altlernejoj kaj rajton de virinoj viziti ĉiun universitatan fakon.

Pluaj reformoj de lia oficperiodo:

  • 1906 - Malpermeso de krucifiksoj en hospitaloj
  • La forigo de aludoj je Dio kaj la Evangelio, en publikaj ĵurigoj
  • Enkonduko de la divorca rajto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Milton I. Vanger: The Model Country: José Batlle y Ordóñez of Uruguay, 1907-1915., Verlag: University Press of New England, o. O. 1980, ISBN 0874511844