José Carreras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Carreras
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1946 (1946-12-05) (77-jaraĝa)
en Sants
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Conservatori Superior de Música del Liceu
Okupo
Okupo operkantisto • diskografa artisto
vdr

José CARRERAS (Barcelono, 5-a de decembro de 1946) estas konata hispana tenoro de Opero.

Li estas fama pro siaj partoprenoj en operoj de Verdi kaj de Puccini, sed li akiris ankoraŭ pli da fama pro sia partopreno en grandaj spektakloj sub la nomo La tri tenoroj, kun Luciano Pavarotti kaj Plácido Domingo.

Carreras pruvis siajn kapablojn jam kiam infano, kaj publike kantis La donna e Mobile ankoraŭ okjara en la hispana radio. Dekunujara li estis la rakontanto en prezentado de la opero de Manuel de Falla El retablo de Maese Pedro en la barcelona operteatro Liceu.

Li debutis kiel tenoro en la opero "Norma", kie li vekis la atenton de la ĉefrolulo, la sopranulo Montserrat Caballé. Caballé invitis lin partopreni en Lucrezia Borgia, lia unua sukceso. Ambaŭ katalunoj partoprenis en komunaj operoj en diversaj okazoj.

En 1972 li debutis en Usono kiel Pinkerton de Madame Butterfly. En 1974 li debutis en Vieno kun La Traviata.

En 1987, kiam li estis ĉe la pinto de sia kariero, oni malkovris ke li suferis je tre grava leŭkemio, kun malgrandaj esperoj, kio provokis fortan ŝokon en la tuta hispana socio. Post grava lukto kontraŭ la malsano, li ne nur supervivis, sed ankaŭ sukcesis kanti denove, plej amase en 1990 en la inaŭguro de la Monda Futbalĉampioneco. Li fondis Internacian Fondaĵon por la lukto kontraŭ la leŭkemio, kiu apogas la esplorojn kontraŭ la malsano kaj subtenas bankon de transplantoj de mjelo.

Carreras ankaŭ registris popularajn kantaĵojn, kaj aliajn ĝenrojn kiel zarzueloj.