José Cura

El Vikipedio, la libera enciklopedio

José CURA estas argentina kantisto. Li naskiĝis en la jaro 1962 en argentina urbo Rosario en muzikama, sed ne en muzikista familio. Li ludis gitaron, kiel dekkvinjara li gvidis ensemblon, li studis dirigentadon kaj komponadon. Hodiaŭ Cura estas konsiderata kiel unu el la plej signifaj nuntempaj tenoristoj.