José Donoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

José DONOSO (Santiago de Chile 5-a de oktobro 19247-a de decembro 1996) estis ĉilia verkisto, instruisto kaj ĵurnalisto. Lia literaturo ĉiam rilatis la vivon de la malaltaj klasoj sialande.

Vivo[redakti | redakti fonton]

José Donoso naskiĝis la 5an de oktobro de 1924 ene de riĉa familio. Lia patro estis la kuracisto José Donoso kaj la patrino Alicia Yáñez [JAnjes] estis eŭropdevena. Dum lia infanaĝo li loĝis en la tro loĝata familia domo, kie plie ol la patroj servistino Teresa Vergara kaj poste angla guvernistino zorgis pri li. Tiu familia etoso poste aperos en lia verkaro. Li studis en angla lernejo The Grange School, sed li ne multe sukcesis tie: li ne amis tiun ejon kaj eskapis ofte, pro tio kaj aliaj kialoj li estis forigita de tiu kaj de aliaj lernejoj. Tamen tiutempe li jam estis fervora leganto kaj ekverkis.

Je siaj 20-jaroj li translokiĝis al la Pampo kie li laboris kiel ŝafopaŝtisto en Magajanoj; poste li translokiĝis al Bonaero kie li laboris havene.

Li revenis al Ĉilio en 1947 kaj finis sian mezlernejon kaj ekis Anglan Filologion en santiaga universitato kaj poste, danke al stipendio, en Princeton -Usono-, kie li finos sian studadon en 1951 kaj ekverkis siajn unuajn anglalingvajn rakontojn "The Blue Woman" kaj "The Poisoned Pastry". En Usono li konis Henry James, kiu iel influis lin. En 1952 li ekestis instruisto denove en Ĉilio kaj en 1954 li verkis sian unuan hispanlingvan rakonton "China" (Ĉinio). En 1955 li aperigis Veraneo y otros cuentos (Somerferio kaj aliaj rakontoj) kaj en 1957 sian unuan romanon Coronación (Kronigo) kie priskribas majstre la altajn santiagajn klasojn. Pro tio li aperigas kutime kiel elstara membro de la ĉilia generacio de la 50aj jaroj. Ankaŭ en 1958 li konis en Bonaero María Pilar Serrano kun kiu geedziĝis tri jarojn poste kaj kiu naskos filinon Pilar jam en Madrido en 1967.

Li estis universitata instruisto kaj tradukisto el la angla al la hispana kaj lia verkaro estas tradukita al multaj lingvoj. En 1967 li translokiĝis al Hispanio kaj je la puĉo farita de Pinochet li konsideris sin ekziliita ĝis sia reveno en 1982 al Ĉilio, kie li estris literaturan atelieron. Li laboris kiel ĵurnalisto en la ĉilia revuo Ercilla kaj kunlaboris en la meksika Siempre. Li estis ano de la Ĉilia Akademio de la Lingvo.

Li estis tre premiita, ekzemple per Nacia Premio de Literaturo de 1990. Li ricevis ankaŭ premiojn Premio de la Crítica en Hispanio, Premio Mondello en Italio kaj Premio Roger Caillois en Francio. En 1995 ricevis la Gran Cruz del Mérito Civil de la hispana registaro.

Li mortiĝis en Santiago la 7a de decembro de 1996.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis El lugar sin límites (La senlima loko, 1966) en Meksiko ĉe Carlos Fuentes, tre bone prilaborita kaj ĉefa ĉilia kontribuo al la tiel nomata “boom” de la latinamerika literaturo. Jam en Hispanio li publikigis El obsceno pájaro de la noche (La maldeca nokta birdo, 1970), eble sia plej bonkvalita romano. En 1972 li publikigis Historia personal del boom kaj en 1973 Tres novelitas burguesas. En 1978 li aperigis novan bonkvalitan romanon Casa de campo (Kampardomo). Tamen en 1979 li publikigis erotikan romanon La misteriosa desaparición de la marquesita de Loria (La mistera malapero de la markizetino de Loria) kiu pruvis, ke li ne bone regis ĉiun romantipon. Per El jardín de al lado (La apuda ĝardeno, 1981), jam denove en Ĉilio, esprimis sian deziron reveni tien, kaj La desesperanza (La malespero, 1986) li montris sin elstara ĉilia romanisto de la dua duono de la 20a jarcento.

Temoj[redakti | redakti fonton]

En Coronación aperas jam temoj kiuj ripetiĝos en lia verkaro: identeco, malidenteco, masko, ordo, malordo, freneco, realo kaj nerealo, ktp. Tiu ludo inter realo kaj nerealo disvolviĝos prefere en fermitaj etosoj, minacataj de ruino, kie eblas unuflanke aperigi personajn insistojn kaj aliflanke socian kritikon. En tiu etoso ankaŭ eblas disvolvigi personajn rilatojn libere kaj streĉe.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • 1955- Veraneo y otros cuentos. rakonto.
  • 1956- Dos cuentos. rakonto.
  • 1957- Coronación. romano.
  • 1960- El charleston. rakonto.
  • 1966- Este domingo. romano.
  • 1967- El lugar sin límites. romano.
  • 1970- El obsceno pajaro de la noche. romano.
  • 1971- Cuentos. rakonto.
  • 1972- Historia personal del boom. eseo.
  • 1973- Tres novelitas burguesas. romano.
  • 1978- Casa de campo. romano.
  • 1981- El jardin de al lado. romano.
  • 1981- Poemas de un novelista. poezio.
  • 1982- Cuatro para delfina. novelo.
  • 1985- Sueños de mala muerte. teatro.
  • 1986- La desesperanza. romano .
  • 1989- Taratuta y naturaleza muerta con cachimba. romano.
  • 1990- Este domingo. teatro.
  • 1995- Donde van a morir los elefantes.romano.
  • 1996- Nueve novelas breves. romano.
  • 1997- El mocho. romano.