José Faustino Sánchez Carrión

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Faustino Sánchez Carrión
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1787 (1787-02-13)
en Huamaĉuko
Morto 2-an de junio 1825 (1825-06-02) (38-jaraĝa)
en Lurín
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Peruo vd
Alma mater Ĉefa Nacia Universitato de San Marcos vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
José Faustino Sánchez Carrión, «Tribuno de la República Peruana».[1]

José Faustino Sánchez Carrión (Huamaĉuko, Intendencia de Trujillo, 13-a de februaro de 1787 - Lurín, Lima, 2-a de junio de 1825), estis gravulo sendependentista kaj ideologia politikisto perua.

Li estis konata kiel “Solitario de Sayán” (solulo de Sajano), ludis gravan rolon en la starigo de la respublika regosistemo en sia lando. Li estis unu el la redaktoroj de la unua konstitucio de Peruo, de liberala stilo. Li poste formis parton de la komisiono kiu iris al Guajakilo por inviti Simón Bolívar al Peruo. Li estis Sekretario aŭ Ĝenerala Ministro de Bolívar, kaj akompanis lin laŭlonge de lia venka kampanjo sur perua teritorio, administrante la necesajn rimedojn por la Ejército Unido Libertador (liberiga uniginta armeo), kiu venkis en Junín kaj Ajakuĉo. Li estis ankaŭ ministro por eksteraj rilatoj de 1824 al 1825, kaj tiele li subskribis la invitojn senditajn de Bolívar al la amerikaj registaroj por ke tiuj sendu siajn reprezentantojn al konfederacia kongreso, kiu estos la Kongreso de Panamo. Li mortiĝis juna, viktimo de malsano.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.congreso.gob.pe/participa/documentos/boletin10052004.pdf Arkivigite je 2012-09-07 per la retarkivo Wayback Machine José Faustino Sánchez Carrión-Congreso de la Répública, Perú, alirita la 25an de majo de 2012.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Basadre, Jorge: Historia de la República del Perú. 1822 - 1933, Octava Edición, corregida y aumentada. Tomo 1. Editada por el Diario "La República" de Lima y la Universidad "Ricardo Palma". Impreso en Santiago de Chile, 1998.
  • Chirinos Soto, Enrique: Historia de la República (1821-1930). Tomo I. Desde San Martín hasta Augusto B. Leguía. Lima, AFA Editores Importadores S.A, 1985.
  • Tauro del Pino, Alberto: Enciclopedia Ilustrada del Perú. Tercera Edición. Tomo 15. SAL/SZY. Lima, PEISA, 2001. ISBN 9972-40-164-1
  • Kelkaj aŭtoroj: Grandes Forjadores del Perú. Lima, Lexus Editores, 2000. ISBN 9972-625-50-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]