José Gutiérrez Solana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

José Gutiérrez Solana (Madrido, 1886 - samloke 24-a de junio de 1945) estis pentristo, gravuristo kaj verkisto ekspresionista hispana, ege rilata kun la vilaĝo Arredondo, en Kantabrio.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro, José Tereso Gutiérrez-Solana, naskiĝis en Meksiko kaj iris al Hispanio danke al heredo. Lia patrino estis Manuela Josefa Gutiérrez-Solana.

Li studis en la Altlernejo de Belartoj de Sankta Ferdinando; poste loĝis kaj en Kantabrio kaj en Madrido, sed li havis tempon ankaŭ por vagadveturi tra Hispanio kiel helpanto de la laboristaro de la Toreisto Bombé, sed tamen li vivis senpene danke al patra mono. Li instaliĝis en Madrido fine de 1917. Tie li iĝis ofta spektanto de la kutimaro de la ĉirkaŭurbo, nome ĉe dancejoj, subĉielaj manĝejoj, cirkoj kaj eĉ muzeoj. Li ofte estis akompanata de sia frato Manuel, kiu estas kantisto.

Solana kreis propran stilon, nek akademian nek klinan al avangardo tiame moda, spite sian rilaton kun la intelektularo kunveninta en la babilrondo de la kafejo Pombo, kies estro kaj lia amiko Ramón Gómez de la Serna dediĉis al li tutan libron, al kio korespondis la pentriston per sia pentraĵo Mis amigos (miaj amikoj, 1920), kie li prezentas tiun babilrondon ĉirkaŭtable (Muzeo Reĝino Sofia de Madrido). Ramón konatiĝis kun Solana en la ekspozicio kiun li montis en Madrido en januaro de 1907.

Stilo[redakti | redakti fonton]

La stilo de Solana, ofte agnoskita kiel pentra reprezentanto de la literatura Generacio de 98 konsistas je uzado de klarobskuro kaj influo de la "nigraj pentraĵoj" de Francisco de Goya por disvolvigo de tri ĉefaj temoj: festoj, kutimaro kaj portretoj. Tiu pentrostilo, de granda socia enhavo, klopodas montri la atmosferon de la rura Hispanio, tiele la etoso kaj la scenejoj de ties pentraĵoj estas ĉiam fikvartaloj, montrofenestroj kun manekenoj, pulbazaroj kaj popolaj foiroj, drinkejoj, "popoldormejoj" kaj manĝejoj de malriĉuloj, popolaj dancejoj, taŭrludejoj, gekantistoj, havenoj de fiŝkaptado, krucumoj kaj aliaj religiaj ceremonioj kiaj procesioj, karnavaloj, gigantoj, kripuloj, babilrondoj, ĉevalaĉoj, blinduloj, ĉiesulinoj, ekzekutoj, tombejoj ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gravuloj de Arredondo Kantabrio 102 Municipoj.