José Madrazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memportreto de José Madrazo (Muzeo Prado).

José de Madrazo y Agudo (Santander, 22-a de aprilo de 1781Madrido, 8-a de majo de 1859) estis pentristo kaj gravuristo hispana, kaj baroko kaj novklasiko. Patro de Federico Madrazo, Pedro Madrazo kaj Luis Madrazo, kaj avo de Raimundo Madrazo kaj Ricardo Madrazo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis kun Gregorio Ferro, kiu instruas al li la stilon kaj la teknikon de la pentrarto de Anton Raphael Mengs, en la Reĝa Akademio de Belartoj de Sankta Fernando. El 1803, li studis en Parizo, kun Jacques-Louis David, kie li edukiĝis kiel vera pentristo novklasiko kaj amikiĝis kun Ingres. Dum la registado de Jozefo Bonaparte iris kun stipendio al Romo.

Jaroj en Romo[redakti | redakti fonton]

Morto de Viriato.

En 1806, Madrazo, konvinkita de lia instruisto David, kiu invitis lin studi la klasikajn verkojn en naturo, eliris kun sia amiko Ingres, ankaŭ disĉiplo de David al Romo, kie li kompletis sian edukadon. Tie iome sukcesis per La morto de Viriato, kiun li pentris en la jaroj dum kiuj li studis en la Akademio de Sankta Luko.

Dum la periodo de la konkero fare de la franca armeo de Hispanio, Madrazo, kiu troviĝis eksterlande, estis unu de la unuaj opozicaintoj al la registaro de Jozefo Bonaparte, pro kio la hispana pentristo, kun aliaj hispanaj artistoj en Romo, iĝis prizonulo de la francoj kiuj estis en Romo kaj enkarcerigita en la Kastelo de Sankta Anĝelo kaj poste en la Ambasadejo Hispana. Tie li konis la hispanajn gereĝojn, nome Karlo la 4-a kaj Maria Luiza de Parma kiujn Napoleono estis ekziliĝintaj.

La 2-a de septembro de 1809 li edziĝis en Romo al Isabel Kuntz Valentini, filino de la sileziapentristo Tadeusz Kuntze.

En 1813, Madrazo iĝis palacpentristo de Karlo la 4-a. Kaj, poste, honora membro de la Akademio de Sankta Luko. Dum sia estado en Romo, Madrazo dediĉis sin ĉefe al portretoj, kaj estis nombraj liaj verkoj kiuj reprezentas artistojn kaj nobelojn de la roma socio kiun li konis, ĉefe, de Antonio Canova kaj Vincenzo Camuccini.

En 1815, la trupoj de la armeestro Joachim Murat, reĝo de Napolo dum la Napoleona Imperio, eniris en Romo, kaj invadis los Papajn Ŝtatojn, kiel malespera klopodo, post la falo de Napoleono, unuigi Italion sub sia kontrolo. Tio instigis la hispanajn gereĝojn abandoni sian ekzilon roman, pro kio perdis José Madrazo sian honoran titolon.

Jesuo ĉe Anazo, Muzeo Prado.

Reveno al Hispanio[redakti | redakti fonton]

Li akiris grandan povon ene de la artaj etosoj post la enpovigo de Fernando la 7-a post la falo de Napoleono.

En 1818, José Madrazo revenis al Madrido kun la pentraĵoj de la kolekto de la patro de Fernando. Madrazo reorganizis la Muzeon Pradon. Li okupiĝis pri la katalogigo de la reĝaj kolektoj de pentrarto, kiun la reĝo klopodis lokigi en la nova Muzeo Prado. Li kreis por la muzeo katalogon kie oni reproduktis litografie ĉiujn la ĉefajn pentraĵojn de la kolekto. Li estis unu el la pioniroj de la litografio, nome la unua kiu enkondukis tiun novan teknikon en Hispanio.

En 1823 li estis nomumita Direktoro de la Akademio de Belartoj de Sankta Fernando kaj sekve, de la Muzeo Prado.

Li ekis longan dinastion de artistoj. Pentristoj estos (estis) liaj filoj Federico, Luis kaj Juan, kaj liaj nepoj Raimundo kaj Ricardo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

María Sandalia de Acebal y Arratia (Privata kolekto, 1820).

Li pentris pentraĵojn de temoj religiaj kaj historiajHistoria pentrado»). Ekis, kun José Aparicio, la hispanan pentroskolon historia-patriota, nome arta tendenco novklasika, kun bazo sur temoj pri la patrio. Tiu enkadriĝas en stilo pure klasikisma. Lia stilo karakteris pro troa teatreco kaj historia temaro de patriota ekzaltigo, laŭ la modelo de la franca David.

Kelkaj el liaj verkoj estas la jenaj:

  • Jesuo ĉe Anazo (1803).
  • Jesuo antaŭ la Ĉefa Sacerdoto (1805).
  • La morto de Viriato (1814, Muzeo Prado), unu el plej reprezentaj de la hispana novklasikismo.
  • La morto de Lukrecia.
  • La Amo Dia kaj la Amo Nereligia (1813, Muzeo Prado).
  • La mateniĝo (1819).
  • La sunsubiro (1819).
  • Portreto de Fernando la 7-a, ĉevalrajde (1821).
  • Sankta Familio (1839).
  • Memportreto (ĉirkaŭ 1840).
  • Tomás Cortina (1851, Muzeo de Ĥaeno).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ramírez Domínguez, J.A., «Clasicismo y romanticismo en la pintura», en Historia del Arte, Anaya, Madrid, 1986. ISBN 84-207-1408-9
  • Diccionario de Arte, Pintores del siglo XIX, Editorial LIBSA, 2001. ISBN 84-7630-842-6.
    • Katalogo de la ekspozicio, José de Madrazo, Santander, Fundación Marcelino Botín, 1998, Madrid, Museo Municipal, 1998, con dirección de José Luis Diez, ISBN 84-87678-69-6.
    • Katalogo de la ekspozicio, Le Néoclassicisme en Espagne, Journées d'études, 20-21 juillet 1989, Castres, Musée Goya, artikolo de Jean-Louis Augé « Quelques précisions d'archives sur Aparicio, Álvarez y Cubero, Lacoma et Madrazo », paĝoj 114-130, ISBN 2-905828-19-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]