José María Díaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José María Díaz
Persona informo
Aliaj nomoj Domingo Argote
Naskiĝo 30-an de junio 1813 (1813-06-30)
en Karakaso
Morto 13-an de novembro 1888 (1888-11-13) (75-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro José Domingo Díaz
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkistodramaturgo
vdr

José María Díaz, (Karakaso, 1813 - Madrido, 1888), estis hispana dramaturgo kaj ĵurnalisto apartenanta al la Romantikismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

José Luis González Subías asertas, ke la aŭtoro estis filo de la fama doktoro José Domingo Díaz (1772-1834), furia defendanto de la hispana monarkio kontraŭ la sendependaj intencoj de Simón Bolívar. Lia idearo tamen kliniĝis iom post iom al progresismo, tiele ke li estas unu el la plej reprezentaj verkistoj tiutendencaj. Li kultivis la historian teatron kaj kion li konsideris "drama de costumbres políticas" (politika teatraĵo). Li verkis ankaŭ komediojn.

Lia romantisma idearo kaj lia junula politika aktiveco portis lin al karcero kaj, poste al elmigrado al Francio kaj Portugalio. Li laboris poste por la bankisto José de Salamanca, kiu faciligis al li postenojn kiaj tiu de entreprenisto de la Teatro Princo, administra konsilisto en Kubo ktp.

Li ekĵurnalistis kiel literatura kritikisto en 1839 en teatra madrida gazeto, El Entreacto. Uzis foje la pseŭdonimon "Domingo Argote". Kvankam Hartzenbusch citas tiun dramaturgon kiel direktoro de la publikaĵo kun Juan del Peral, kion ripetis poste Manuel Ossorio y Bernard, tio ne estas verigita, sed ja estis redaktoro de tiu gazeto dum la unuaj monatoj de publikigo (printempe kaj somere de 1839). Li laboris ankaŭ por la Revista de Teatros (1841), kies direktoro li iĝis. Eble li partoprenis kiel redaktoro en El Laberinto (1843-1845) kaj en la paĝoj de La Ortiga (1849), el kiu li multe parolis pri teatro kaj kontraŭ Ventura de la Vega; akj en la 1850-aj jaroj estas diversaj artikoloj diverstemaj, en El Museo de las Familias. Li verkis ankaŭ por La Iberia. Li aliĝis al la progresista partio kaj tion esprimas plejparto de liaj gazetaraj verkoj. En aŭgusto de 1860, post silentaj jaroj Díaz restartis gazetan laboron por la literatura fako de El Clamor Público, liberala ĵurnalo ligita ekde ties komencoj en 1844 al la progresismo.

Li estis amiko de José de Espronceda kaj de José Zorrilla (kun tiu lasta li kunlaboris en la kompono de la fama teatraĵo Traidor, inconfeso y mártir). Li montris grandan kapablon versigi kaj pasian imagkapablon. Lia fekunda teatra produktado enhavas tragediojn laŭ stilo de Vittorio AlfieriVoltaire, kaj komediojn. Elstaras Elvira de Albornoz (1836), sendube lia plej granda sukceso, kie oni rakontas la amhistorion de Elvira por don Tello en Mezepoko kun templanoj kaj menestreloj. Pli melodrama kaj uzanta sangon, memmortigon kaj teruron, antaŭas la teatron de Echegaray, ekzemple ĉe Julio César, Juan sin Tierra, La reina Sara, Para vencer querer, Últimas horas de un rey, Un matrimonio de concienciaEl hombre propone y Dios dispone.

Li aperas en Los españoles pintados por sí mismos per artikolo, "El senador" (la senatano), kiu kritikas tiun postenon: la senatano ne pensas, nenion reprezentas, utilas por nenio. Lia misio estas ĉiam silenti.

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Elvira de Albornoz: Madrid: [s.n.], 1836.
  • Un poeta y una mujer: recuerdo dramático en seis cuadros y en verso Madrid : [s.n.], 1838.
  • Baltasar Cozza Madrid: [s.n.], 1839.
  • Julio César Madrid: [s.n.], 1841.
  • Una reina no conspira Madrid: Sociedad de Escritores Dramáticos, 1844.
  • Juan Sin Tierra, Madrid: [s.n.], 1848.
  • Últimas horas de un rey Madrid : [s.n.], 1849.
  • La reina Sara, Madrid: Círculo literario comercial, 1849.
  • Andrés Chenier Madrid: [Círculo Literario Comercial], 1851.
  • Para vencer, querer Madrid: [Círculo Literario Comercial], 1851.
  • ¡Creo en Dios!, Madrid: [Círculo Literario Comercial], 1854.
  • ¡Redención!, Madrid : [s.n.], 1854.
  • Laura, o La venganza de un esclavo, Madrid: Vicente de Lalama, 1855.
  • Catilina, Madrid: [s.n.], 1856.
  • Carlos IX y los Hugonotes: Madrid: [s.n.], 1856
  • Las cuatro estaciones. Madrid : [s.n.], 1856.
  • Los dos cuáqueros Madrid : Vicente de Lalama, 1858.
  • Luz en la sombra, Madrid: [s.n.], 1861
  • Gabriela de Vergy :Madrid : [s.n.], 1862
  • Mártir siempre, nunca reo Madrid: Centro General de Administración, 1863
  • Virtud y libertinaje Madrid: Centro General de Administración, 1863.
  • Mártir siempre, nunca reo Madrid: Centro General de Administración, 1863.
  • El matrimonio de conciencia Madrid: Administración de obras dramáticas y líricas, 1864
  • Trece de febrero. Madrid : [s.n.], 1878.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • José Luis González Subías, Un dramaturgo romántico olvidado: José María Díaz, Madrid: FUE, 2004.
  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español de la A a la Z. Madrid: Espasa, 2005.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]