José Maria da Silva Paranhos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vicgrafo de Rio Branco
Brazila politikisto
Brazila politikisto
Persona informo
Naskiĝo 16-a de marto 1819
en Salvador, Bahio,  Brazilo
Morto 1-a de novembro 1880
en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo
Tombo tombejo Caju vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Brazilian Naval School • Academia Militar das Agulhas Negras vd
Partio Partio Konservativa vd
Subskribo José Maria da Silva Paranhos
Familio
Edz(in)o Q18667559 vd
Infanoj Barono de Rio Branco • Alfred da Silva-Paranhos vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoinstruisto vd
Aktiva en Rio-de-Ĵanejro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Maria da SILVA PARANHOS (1819-1880) (* Salvador, Bahio, en la 16-a de marto 1819 - Rio-de-Ĵanejro, en la 1-a de novembro 1880) estis brazila ŝtatestro, instruisto, politikisto, ĵurnalisto, diplomato kaj monarkisto. Kune kun la Markizo de Paranao, Carneiro Leão (1801-1856), li estas rigardata kiel la plej granda ŝtatestro de la Dua Reĝeco de la Monarkio (1831-1889).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis diplomation kaj matematikon en la Marakademio, kie li rivelis eksterordinaran inteligentecon. Sekve li fariĝis profesoro de la Centra Universitato, la estonta Politeknika Lernejo en Rio de Ĵanejro. Li estis kunlaboranto kun la revuo La Nova Tempo, la ĵurnalo Komerca Poŝto[1], la Ĵurnalo de la Komerco[2] kaj La Krabro[3].

Li estis sekretario de la speciala misio de la Plata-Rivero en 1851, apogita de Carneiro Leão, kaj pli malfrue cexfambasadoro kaj speciala sendito en Argentino, Urugvajo kaj Paragvajo. Li estis unu el la fondintoj de la Brazila Konservema Partio kaj konfidanto de la brazila imperiestro Petro la 2-a.

Multfoje li estis deputito kaj okupis la postenon kiel Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Milito, Mara kaj Agrikulturo. Li aktive oficis kiel prezidanto de la ministra konsilio el 1871 ĝis 1875. Tiu epoko estis konita kiel la Ministerio de Rio Branko. Lia samnoma filo estis ministro de la eksterlandaj aferoj inter 1902 kaj 1912.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Correio Mercantil. Arkivita el la originalo je 2014-05-08. Alirita 2014-05-07.
  2. Jornal do Commércio. Arkivita el la originalo je 1996-12-21. Alirita 2014-05-07.
  3. O Maribondo. Arkivita el la originalo je 2014-05-08. Alirita 2014-05-07.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj