José Martínez Ruiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
NOTO: La vorto "Azorín" kondukas tien ĉi; pri la esperantistoj nomataj tiel, legu: Francisco Azorín Izquierdo kaj Francisco Azorín Poch
Azorín Ramon Casas (MNAC).

José MARTÍNEZ RUIZ, pli konata laŭ sia kromnomo Azorín estis fama hispana verkisto kiu naskiĝis en Mónovar (Alikanto) la 8an de junio de 1873 kaj mortiĝis la 4an de marto de 1967.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis de Yecla [JEkla] kaj estis konservativa politikisto (urbestro, deputito kaj advokato) kaj terposedanto. La patrino estis de Petrel. Temas pri riĉa kaj burĝa familio. Azorín estis la plej aĝa de naŭ gefratoj. Li studis en internulejo de Escolapios de Yecla, dum ok jaroj, kio estos uzata en du el liaj unuaj romanoj, tre membiografiaj. El 1888 ĝis 1896 li studis Juron en Valencio, kie interesiĝis pri kraŭsismo kaj anarkiismo kaj eklegis multege politikon kaj literaturon.

Li ekverkis en ĵurnalojn uzante kromnomojn, kiel Fray José, en La Educación Católica (La katolika edukado) de Petrel, Juan de Lis en El Defensor de Yecla (La defendanto de Yecla), ktp. Li verkis ankaŭ en El Eco de Monóvar (La eĥo de Monóvar), El Mercantil Valenciano (La valencia komerciulo) kaj eĉ en El Pueblo, (La popolo) ĵurnalo de Vicente Blasco Ibáñez. Tiam li dediĉis siajn artikolojn al kritiko pri teatraĵoj kiuj temas pri sociaj enhavoj (li plaŭdis verkojn de Ángel Guimerá kaj Benito Pérez Galdós aŭ la Juan José de Joaquín Dicenta), kaj jam tie respegulis sian anarkiisman tendencon. Li tradukis la dramon La intrusa (La entrudulino) de Maurice Maeterlinck, la prelegon de la franca A. Hamon De la patria (Pri patrio) aŭ Las prisiones (La karceroj) de Petro Kropotkin.

Li ne finis sian studadon en Valencio kaj ekzamenis en Granada kaj Salamanca. Tamen li emis plie al socia vivo (ĵurnalismo, teatro, taŭrludoj, literaturo, babilrondoj, ktp.) ol la studado prijura. Novembre de 1896 li alvenis en Madridon por plustudi sed prefere ekis agadon en respublikana ĵurnalismo: El País (La Lando, de kie li estis forpelita); El Progreso, ĵurnalo de Alejandro Lerroux), kaj li ricevis apogon nur de Leopoldo Alas: li taskis kiel kritikisto kaj tradukisto. Li uzis la kromnomojn de Cándido, honore al Voltaire, Ahrimán, la persa dio por detruo, Charivari el franca romano Madame Bovary kaj Este, inter aliaj. Iom post iom lia nomo aperis en revuoj kaj ĵurnaloj ĉiufoje pli gravaj: Revista Nueva, Juventud, Arte Joven, El Globo, Alma Española, España, El Imparcial, ABC. Samtempe li publikigis broŝurojn kaj librojn, ekzemple trilogio de membiografiaj romanoj kie komencas uzi sian definitivan kromnomon, “Azorín”, kiun ekuzis en 1904: La voluntad (Volo), Antonio Azorín kaj Las confesiones de un pequeño filósofo (Konfesoj de filozofeto). Fakte la du unuajn publikigis José Martínez Ruiz per tiu nomo, sed por la lasta la aŭtoro jam prenis kiel kromnomon tiun de la ĉefrolulo kun kiu li mem identiĝis. Li jam estos “Azorín”.

Post 1905 penso kaj la verko de Azorín estos jam instalitaj en la burĝa konservatismo. Li ekkunlaboris en konservativa monarkisma ĵurnalo ABC kaj partoprenis aktive en la politika vivo. Antonio Maura, kaj ĉefe ministro La Cierva, iĝis liajn plej gravaj helpantoj. El 1907 ĝis 1919 li estis kvinfoje deputito kaj dufoje (en 1917 kaj 1919) altranga funkciulo. Li vojaĝis senlace tra la tuta Hispanio kaj alprofundiĝis en la legado de la klasikuloj de la Ora Jarcento. La diktaturo de Miguel Primo de Rivera malvarmigis la publikan aktivecon de Azorín kiu malakceptis ricevi politikajn postenojn. Li ekloĝis en Francio kun sia edzino, Julia Guinda Urzanqui, dum la Intercivitana Milito, danke al diplomata pasporto. En 1924 li estis elektita membro de la Reĝa Akademio de la Hispana Lingvo. En liaj lastaj jaroj li verkis ofte prikinan kritikon.

Verko[redakti | redakti fonton]

Eseo[redakti | redakti fonton]

Lia literatura produktado dividiĝas ĉefe en du grandaj partoj: eseo kaj romano. Li ankaŭ verkis kelkajn teatraĵojn, eksperimentaj kaj malsukcesaj.

Kiel eseisto li dediĉis specialan atenton al du temoj: la hispana pejzaĝo kaj la impresionisma relegado de la klasikulaj verkoj.

En la eseoj dediĉitaj al la hispana situacio videblas la sama evoluo kiu markis la tutan grupon de la Generacio de 1898: en siaj unuaj verkoj li pristudis precizajn aspektojn de la hispana realo kaj analizis la gravajn problemojn hispanajn, kiel en Castilla (Kastilio, 1912), sed poste lia celo estos alprofundiĝi en la kultura tradicio hispana (spontanea meditado post eta observado de la pejzaĝo), krom la uzo de la cikla senco de tempo inspirita en Nietzsche, kiel en belega rakonto “Las nubes”.

Inter la literaturaj eseoj de Azorín elstaras Ruta de don Quijote (Kiĥota vojo, 1905), Clásicos y modernos (Klasikuloj kaj modernuloj, 1913), Los valores literarios (Literaturaj valoroj, 1914) kaj Al margen de los clásicos (Marĝene de la klasikuloj, 1915). En ili, lia intenco ne estis pristudi detale tiujn tekstojn, sed vekigi scivolemon per impresionisma legado de ili, kiu elstarigu iliajn plej signifajn ecojn laŭ lia propra sento.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

La romanoj de Azorín dividiĝas en kvar epokoj:

  • La unua epoko montras superregon de membiografiaj ecoj kaj duarange impresojn kauzitajn de la observado de la pejzaĝo. La ĉefrolulo estas Antonio Azorín (de kiu la verkisto prenos la kromnomon), fikcia homo kiu respegulas la propran aŭtoran personecon. Tiuj romanoj estas pretekstoj por disvolvigi la vivajn kaj kulturajn spertojn de la aŭtoro, komunaj al tiuj seniluziigaj de la aliaj anoj de la generacio. Nome La voluntad (Volo, 1902), kiu vere priskribas la perdon de la volo luktema kaj interesema de tiuj junaj ĵurnalistoj kritikemaj per kontrasto inter la komenco de tiu evoluo kaj ties fino, Antonio Azorín (1903), kiu priskribas la mezon de tiu procezo, kaj Las confesiones de un pequeño filósofo (Konfesoj de filozofeto, 1904) kio rakontas la junecajn spertojn en internejo katolika.
  • En la dua epoko, Azorín forlasis la membiografiajn ecojn, kvankam li plue respegulas siajn proprajn meditadojn per la ĉefroluloj: la fatalo, la obsedo pro la tempo, la destino, ktp. Pruvo estas Doña Inés (1925). Al tiu sama epoko apartenas Don Juan (1922), bazita en kristanigo de tia mito.
  • Al la tria epoko apartenas Félix Vargas (1928), Superrealismo (1929) kaj Pueblo (1939), markitaj de avangardismo kaj de la persona dramo inspirita sur la granda aŭstri-germana poeto Rainer Maria Rilke.
  • En la kvara epoko, post silenta momento pro la intercivitana milito, Azorín revenis al romanoj per El escritor (La verkisto, 1941), la rozkolora romano María Fontán (1943) kaj La isla sin aurora (La insulo sen mateniĝo, 1944).

Teatro[redakti | redakti fonton]

Azorín ĉiam estis teatrulo; tamen, liaj teatraĵoj ne sukcesis popole. Li verkis Old Spain (Malnova Hispanio, per angla titolo, 1926), Brandy, mucho brandy (Brando, multa brando, 1927), Comedia del arte (Arta komedio, 1927) kaj la trilogion Lo invisible (La nevidebla), rilatata al estetiko de la Ekspresionismo, kiu enhavas La arañita en el espejo (Araneeto sur spegulo), El segador (La falĉisto) kaj Doctor Death, de 3 a 5 (Doktoro Morto el la 3a ĝis la 5ª), konsiderata de kelkaj kritikistoj kiel lia plej bona teatraĵo.

La kritikisto Francisco Ruiz Ramón priskribas tiele la azorina teatro:

  1. Azorín markas la gravon kaj kreivan liberon de la reĝisoro kaj la aktoroj.
  2. Atentigas pri la novaj rilatoj inter la kinaj kaj teatraj teknikoj.
  3. Nuancigas pri la apero de subkonscio sur scenejo.
  4. La nova realo de teatraĵo, laŭ la bezonoj de nova socio kaj ritmo de moderna vivo estu «rapida, milda kaj kontraŭdiranta».
  5. La dramisto devas forigi aŭ malgrandigi la reĝisorajn indikojn.
  6. Estas la interna mondo, tiu de ideoj kaj spiritaj kaj imagaj problemoj kio devas provizi materialojn al dramisto.

La intenco de Azorín estis liberigi la hispanan teatron el ĉiu provincismo kaj altigi ĝin al kategorio de eŭropa teatro. Sed la tiamaj hispanoj ne estis pretaj al tia noveco, do la azorina teatro, same ke tiu de Ramón del Valle-InclánMiguel de Unamuno, malsukcesis.

Ĝenerala graveco[redakti | redakti fonton]

La literatura produktado de Azorín havas ankaŭ stilan valoron. Lia verkostilo, tre persona, ecas pro la impresionismo priskriba, pro la uzado de mallongaj frazoj kaj simpla sintakso, pro la ĝuo de hispaneca vortotrezoro kaj de serioj de du adjektivoj unitaj de komo. Inter liaj plej renovigaj teknikoj estas la uzado, kiel faris ekzemple Virginia Woolf, de ĉefroluloj kiuj vivas samtempe en diversaj epokoj historiaj, kiel Don Juan aŭ Inés, kuniginte miton kaj senfinan revenon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]