José Maurício Nunes Garcia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
José Maurício Nunes GARCIA

José Maurício Nunes Garcia
José Maurício Nunes Garcia

Persona informo
Nomo José Maurício Nunes GARCIA
Dato de naskiĝo 22-a de septembro 1767
Loko de naskiĝo Rio-de-Ĵanejro
Dato de morto 18-a de aprilo 1830
Loko de morto Rio-de-Ĵanejro
Okupo
Aĝo je morto 62
v  d  r
Information icon.svg

José Maurício Nunes GARCIA (naskiĝis la 22-an de septembro 1767 en Rio-de-Ĵanejro, mortis la 18-an de aprilo 1830 en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila komponisto

Filo de Apolinário Nunes Garcia, tajloro kaj Vitória Maria da Cruz, ambaŭ mulatoj filoj de sklavinoj.

Tro malriĉa, tre frue li devis labori por helpi la gepatroj. Li lernis muzikon preskaŭ sola, aŭskultante la lecionojn de Salvador José de Almeida Faria, brazila muzikisto, amiko de lia familio. Li apartenis al la koruso de la katedralo. Al li la plej ŝatataj ludiloj estis la du muzikinstrumentoj, - aldviolono kaj klaviceno - kiujn li alterne ludis dum horoj kaj por ripozi, li kantadis improvize.

Lia lernado, paralele al la laboro, riĉiĝis per la kono de la lingvoj latina, franca, angla, greka kaj la hebrea, kun la pastro Elias. Historion kaj geografion kun pluraj majstroj. Kaj racian kaj moralan filozofion, kun Agostino da Silva Goulão. Ankaŭ li lernis retorikon kun la poeto Silva Alvarenga.

Lian unuan verkon "Tota pulchra es Maria" li kreis en 1783. En la sekva jaro, li, fondis kun aliaj muzikistoj la "Irmandade de Santa Cecília" profesian asocion por protekti la rajtojn kaj reguligi devojn de la muzikistoj.

Preskaŭ certe pro konsilo de sia patrino, José Mauricio eniris la seminarion por fariĝi pastro. Sed ankaŭ preskaŭ certe, ne pro emo. Tion li faris favore al la evoluo de sia muzika kariero. Pro tio liaj gepatroj devis baptiĝi. Estis aliaj problemoj: la unua, rasia; li havis malgrandan difekton, li estis nigrulo. Li sin direktis al la episkopo kaj petis, ke lia difekto estus nuligita. Tion li sukcesis. La dua problemo: estis manko de mono. Sed danke al Thomás Gonçalves, riĉa komercisto, ankaŭ tio solviĝis. Li ricevis domon ĉe strato "Das Bellas Noutes", nun konata kiel "Marrecas". Finfine en 1791 post unu jaro, li pastriĝis, kaj celebris sian unuan meson.

Kelkaj jaroj poste (1798), jam tre konata kaj taksita kiel bona komponisto (kun pli ol 30 verkoj) li estis nomita Mestre de Capela ("majstro de kirko") ĉe la tiama katedralo de Rio de Janeiro, kie li antaŭe estis baptita.[1]

La 19-a jarcento alportis al la Pastro José Mauricio, sukcesojn, ĉu profesie, ĉu persone. En 1806 naskiĝis lia unua filo kun 'Severiana Rosa de Castro. Kun ŝi li poste havis aliajn 5 gefilojn. Eble ankaŭ kun alia virino li havis pli da gefiloj, sed li rekonis nur unu, José Mauricio Nunes Garcia Júnior, kiu estis konata kiel D-ro Nunes Garcia.

En 1808 la ĉefurbo de Portugalio ŝangis al Rio-de-Ĵanejro, tio ŝanĝis la vivon de la tiama Brazilo. Ĵusalvenita, Marcos Portugal, muzikisto protektata de la Princo-Regento Johano deklaris sian malamikecon al José Mauricio. Ĉiam Marcos kontraŭstaris la agojn de José Mauricio. Tamen liaj muzikoj ĉiam estis en la sama nivelo de la muzikoj de la tiamaj eŭropaj komponistoj kaj Marcos Portugal devis agnoski la grandecon de la muziko de tiu simpla nigrulo, por li sovaĝa, sed granda kaj imitinda komponisto.

Bedaŭrinde liaj verkoj estas preskaŭ perditaj. Nur aperas katalogitaj 166 verkoj manskribitaj en la biblioteko de la Nacia Lernejo de Muziko de la Brazila Universitato. Presitaj nur tri verkoj: la Meso (Si bemola), la Rekviema Meso kaj unu Tantum Ergo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2000) História da Música no Brasil. Nova Fronteira, 550. ISBN 9788520910504. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]