José Miguel Gómez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Miguel Gómez
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1858 (1858-07-06)
en Sankta Spirito
Morto 13-an de junio 1921 (1921-06-13) (62-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis per pneŭmonito vd
Ŝtataneco Kubo vd
Partio Liberal Party of Cuba vd
Familio
Edz(in)o América Arias vd
Infanoj Miguel Mariano Gómez vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Miguel Gómez, n. en Sancti Spíritus, Las Villas, la 8-a de junio 1858 – m. en Novjorko, la 13-a de junio 1921. Kuba militisto kaj politikisto, dua prezidanto de la Respubliko Kubo.

José Miguel Gomez

Regado[redakti | redakti fonton]

La regado de José Miguel Gómez komenciĝis la 28an de januaro 1908, per la establiĝo de la paco kaj diplomatiaj rilatoj inter la politikaj grupoj. Li devis energie kontraŭstari la veteranojn de la milito, kiuj estis deciditaj ke antikvaj batalantoj de la milito ne rajtu okupi administrajn postenojn, kaj la ribelojn provokitaj de la Nigraj Sendependentistoj kiuj batalis por la egaleco kaj agnoskado de la nigruloj ene de la nova kuba socio.

Dum lia regado estis kreata la nacia mararmeo, pliboniĝis la kondiĉoj de la armeo kaj konstruiĝis la akvorezervejo kaj pavimado de Havano. Dum tiu periodo estis konstruataj kamparaj lernejoj por garantii la kamparan instruadon kaj establiĝis la Akademioj de Arto kaj Historio, kaj la Nacia Muzeo.

Lia regado estis tre kritikata pro kelkaj koncedoj en la publika servo kaj tre diskutataj leĝoj en tiu epoko, kiel la permesado de kokbataloj, la nacia lotumado kaj skandaloj pri koruptado.

Tamen, lia regad-periodo enirigis la kuban politikon ĵus naskita en pli malpli stabila etapo ĝis la alveno de Gerardo Machado. Kvankam la registaroj estis koruptaj sed demokrataj, helpis establi la bazojn por la rapida disvolviĝo kiun la insulo havis kaj la kreskado ekonomia kaj loĝantara.