José Miguel Insulza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Miguel Insulza

José Miguel Insulza Salinas (n. 2-an de junio, 1943) estas politikisto de Ĉilio, membro de la Socialista Partio de Ĉilio. Li estas ekde 26-a de majo 2005 ĝenerala sekretario de la Organizo de la Amerikaj Ŝtatoj. Li edzinigis la meksikan Georgina Núñez Reyes kaj ili havas tri infanojn.

Insulza vizitis elitan anglan lernejon en Santiago, poste studis juron en Universitato de Ĉilio, kie li estis vicprezidanto de la studenta federacio.

Poste li plustudis en Usono, iĝis profesoro pri politika teorio en Universitato de Ĉilio kaj pri politika scienco en Katolika Universitato de Ĉilio, ĝis 1973.