José Ortega y Gasset

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Ortega y Gasset
Persona informo
José Ortega y Gasset
Naskonomo José Ortega y Gasset
Naskiĝo 9-an de majo 1883 (1883-05-09)
en Madrido
Morto 18-an de oktobro 1955 (1955-10-18) (72-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Isidro Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Madrido vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido • Universitato de Deusto • St. Stanislaus Kostka College, Málaga vd
Partio Agrupación al Servicio de la República vd
Subskribo José Ortega y Gasset
Familio
Patro José Ortega Munilla vd
Gefratoj Rafaela Ortega y Gasset vd
Edz(in)o Rosa Spottorno Topete vd
Infanoj José Ortega Spottorno • Soledad Ortega Spottorno • Miguel Ortega vd
Parencoj Eduardo Gasset y Artime • Eduardo Gasset Chinchilla • Rafael Gasset Chinchilla • Simone Ortega • Juan Spottorno y Topete • Mario Spottorno vd
Profesio
Okupo filozofopedagogoverkisto • universitata instruisto • sociologo • matematikisto • literaturkritikisto • publikigistopolitikisto • poeto • tradukisto • eseisto vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José ORTEGA Y GASSET (naskiĝis la 9-an de majo 1883 en Madrido, mortis la 18-an de oktobro 1955 samloke), estis fama hispana verkisto, ĵurnalisto kaj filozofo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de burĝa riĉa familio. La gepatroj estis posedantino kaj direktoro respektive de grava nacia ĵurnalo kaj tiu "cirkonstanco” markos lin, ĉar tiu etoso estos lia medio kaj plej ofte li estos konata pro siaj ĵurnalaj artikoloj. Li ekstudis en la jezuita lernejo de San Estanislao en Miraflores del Palo (provinco Malago) 1891-1897. Poste en la Universitato de Deusto, Bilbao (1897-98) kaj en Altlernejo pri Filozofio kaj Beletro de la Universitato de Madrido (1898-1904). Doktoro pri Filozofio de la Universitato de Madrido (1904) per sia mallonga -nekutime en disertacioj- verko Los terrores del año mil. Crítica de una Leyenda (La teruraĵoj de la jaro mila. Kritiko de legendo). De 1905 ĝis 1907 li plu studis en Germanio: Lepsiko, Nurenbergo, Kolonjo, Berlino kaj ĉefe Marburgo.

Reveninte en Hispanion li estis supera profesoro pri Psikologio, Logiko kaj Etiko de la Porinstruista Altlernejo de Madrido (1909) kaj en oktobro de 1910 atingis altan profesorecon pri Metafiziko de la Centra Universitato, pro vako post la morto de Nicolás Salmerón. Tiele li formis iamaniere intelektulan skolon ĉirkaŭ si en la tiama Madrido. Foje oni konas ĝin per la nomo Generacio de 1914, diferenca de tiu de 1898 pro la klopodo modernigi Hispanion per mikso de gazeta agado kaj politikaj movadoj. Vere en tiu jaro de 1914 Ortega fondis la Liga de Educación Política (Ligo por Politika Edukado) per kio li atakis la malnovajn kacikismon kaj oligarkion kaj proponis la socian edukadon kiel politikan proponaron bazitan sur liberalismo kaj naciigo. Dum tiu epoko li fondis kelkajn revuojn, nome Faro (Lumturo, 1908), España (Hispanio, 1910), Europa (Eŭropo, 1915), El Espectador (La spektanto, kie li estas la ununura redaktoro), kaj poste El Sol, plej granda liberala ĵurnalo, kunfondita en 1918 kun Nicolás María de Urgoiti, kie li estos la ĉefartikolisto ĝis 1931 kaj kie li publikigis laŭ maniero de felietonoj du gravegajn verkojn: España invertebrada (Senvertebra Hispanio) kaj La rebelión de las masas (La ribelo de la homamasoj).

Tiu Ligo ne multe sukcesis kaj krome venis politika, milita kaj laborista krizoj en 1917 kaj rezulte de ili la puĉo de Miguel Primo de Rivera en 1923, apogata de la reĝo Alfonso la 13a. Tiam provizore Ortega forlasis politikon kaj koncentriĝis en filozofion, iĝante iom pli konservativa: li observas la ekiron de la amassocio kontraŭe al la fakto, ke la socian evoluon direktu kultura elito -ne nepre ekonomia-. Tion li disvolvos en La rebelión de las masas (1930), kaj krome li publikigos dum la 1920-aj jaroj siajn plej konatajn eseojn kiel España invertebrada (1921), El Tema de nuestro tiempo (La temo de nia tempo, 1923), La deshumanización del arte (La malhumanigo de la arto, 1925), Mirabeau o el político (Mirabeau aŭ la politikisto, 1927), ¿Qué es filosofía? (Kio estas filozofio?, 1929), Misión de la universidad (Misio de la universitato, 1930)... En La deshumanización del arte li pristudas la ecojn de la moderna arto -ĉefe en pentrarto- sed tiu analizo validas ankaŭ por literaturo kaj utilos al la samtempa Generacio de 1927.

En 1923 li fondis la Revista de Occidente (Revuo de Okcidento), kies direktoro li estis ĝis 1936 kaj poste ties eldonejon; per ambaŭ rimedoj li klopodis konigi kaj disvastigi en Hispanio la atingojn de la plej elstaraj tiamaj sciencistoj, artistoj kaj intelektuloj eŭropaj.

Lia kontraŭstaro de la diktatora reĝimo preciziĝis en fama frazo famigita de li mem “Delenda est Monarchia”, kio signifas en la latina "Monarkio detruendas". Li apogis la starigon de reĝimo respublika per fondo de centrodekstra politika organizo Agrupación al Servicio de la República kun Gregorio Marañón kaj Ramón Pérez de Ayala, kaj partoprenos la unuan respublikan parlamenton kaj verkadon de la nova Konstitucio. Dum la Dua Hispana Respubliko li estis elektita deputito je Leono en kies posteno li restis dum unu jaro. Tamen li seniluziiĝis por la radikala evoluo de tiu reĝimo kaj fine de 1931 li fermis la ASR kaj eliris definitive el la politiko. Nepras ne konfuzi lin kun lia frato Eduardo Ortega y Gasset, kiu plu estos deputito kaj politikisto respublika.

Je eksplodo de Intercivitana Milito kaj sekve de minacoj faritaj de la du flankoj li translokiĝis en Francion kaj poste en Argentinon kaj Portugalion. Li neniam diris malferme tion, sed li simpatiis plie kun la frankisma flanko ol kun tiu respublika. Li fakte malakceptis kaj faŝismon kaj komunismon, sed ĉe-fone komunismo respegulas tiun amasribelon kiun li jam kontraŭstaris per sia eseo La rebelión de las masas. Laŭ Ortega komunismo -kaj ĉiu laboristarismo- kunigas revolucian spiriton al raciisma idealismo, kiuj ne estas kunigeblaj. La rekta agado de homamasoj ne indas. Li elektis la ordeman flankon anstataŭ la revolucian kaj ŝajne ne klare rigardas en la faktaron de la unuaj jaroj de la frankisma reĝimo. Spite malfacilaĵojn de la ekzilo, malsano kaj malpliriĉo, Ortega daŭre filozofis nun per kreado de la teorio de la historia racio post tiu de la viv-racio per artikoloj poste kolektitaj en verkoj kiel En torno a Galileo (Ĉirkaŭ Galileo, 1933), Historia como sistema (Historio kiel sistemo) kaj Del imperio romano (Pri la romia imperio, 1940), Sobre la razón histórica (Pri la historia racio, 1940 / 1944), Una interpretación de la historia universal (Interpreto de la universala historio, 1948). Per tiuj verkoj de la 1940-aj jaroj Ortega kontraŭstaras la militistajn diktaturojn laŭ historia analizo. Pli malpli silente li kondamnas la frankisman reĝimon per ĉirkaŭa parolmaniero sen mencii ĝin por iam rajti reveni.

Fakte li revenis en Hispanion en 1946, post mallonga ekzileto, laŭ la ideo ke la malvenko de la eŭropaj diktaturoj fine de la Dua Mondmilito faligos la frankisman reĝimon. Li prelegis kaj en 1948 li fondis kun sia disĉiplo Julián Marías la Instituto de Humanidades (Instituto pri Homaj Sciencoj) por serĉi sian intelektan lokon en tiama Hispanio, sed novaj generacioj tute ne interesiĝis pri li, la katolikaj sektoroj malpardonis lian nekatolikecon kaj la frankismaj malakceptis lian devenan respublikecon. Do, li estis iel ekzilito en sia lando, akceptita de la reĝimo nur pro tio, ke ĝi bezonis intelektulojn en Hispanio por kontraŭstari la pli kulturpovan intelektularon ekzilitan. Spite tiun hispanan forgeson, li atingis internacian famon: de 1950 ĝis 1955 li veturis en Brition, Germanion kaj Usonon. En prelego de la universitato berlina en 1949 li jam predikis eŭropismon. Laŭ li jam ekzistis Eŭropo kiel kultura kaj socia komunumo, do, la jurpolitika unuigo estus logika konsekvenco. Lia ideo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo superpasus la limojn de la parlamenta demokratio kaj la riskon de diktatoreco.

Li mortis relative izolita kaj nekomprenita la 18an de oktobro de 1955. Lian laikan enterigon organizis maloficiale studentoj kiel unikan publikan manifestacion en la frankisma Hispanio. Sekve de ĝi kaj ties subpremo ekis movado de universitata protestado kontraŭ la reĝimo kaj unua krizo. La liberala pensaro de Ortega utilos por frankismaj intelektuloj kiuj iompoiome distanciĝos de la reĝimo kaj demokratiiĝos dum la 1970-aj jaroj.

Ideara evoluo kaj influo[redakti | redakti fonton]

Li legis verkojn de la membraro de la grupo Generacio de 1898, per kiuj li ekkonis la filozofion de Nietzsche kaj konsciiĝis pri la dekadenca stato de Hispanio komence de la 20a jarcento kaj eblaj solvoj per regeneriĝo. Ortega prenis de la movado nomata krausismo la ideon, ke ĉiu politika problemo havas kulturan solvon.

En Germanio li spertis influon de la novkantismo de Hermann Cohen kaj Paul Natorp, inter aliaj. Poste li estos akra kritikanto de la heredaĵo de Kant, klopodante preterpasi la raciisman idealismon.

El Revista de Occidente li publikigis tradukojn kaj komentariojn de la plej gravaj filozofiaj kaj sciencaj tendencoj en intelektuloj kiel: Oswald Spengler, Johan Huizinga, Edmund Husserl, Georg Simmel, Jakob Johann von Uexküll, Heinz Heimsoeth, Franz Brentano, Hans Driesch, Ernst Müller, Alexander Pfänder, Bertrand Russell kaj aliaj.

Ortega y Gasset profunde influis en la hispana filozofio de la 20a jarcento ne nur pri la temaro de la filozofia verkaro, sed ankaŭ pro sia vigla literatura stilo, donkiĥoteska, kiu helpis lin tuŝi la ĝeneralan publikon. Fakte lia plej elstara merito baziĝas sur la fakto, ke li igis filozofion atingebla por ĉiu, eĉ por la nefakuloj, per disvastiga uzado de artikoloj, prelegoj kaj similaj rimedoj anstataŭ la klasika libro pri filozofio tute malproksima de la meza leganto hispana. Pro tio multaj kritikis lin, ke li ne estas vera filozofo, ĉar li povas pritrakti ĉian aferon, sed neniun science. Kontraŭ tio defendis lin ĉefe lia disĉiplo Julián Marías.

Li influis en pensistoj, priserĉistoj kaj verkistoj kiel Antonio Machado, Manuel García Morente, Joaquín Xirau, Xavier Zubiri, José Gaos, Luis Recaséns Siches, Manuel Granell, Francisco Ayala, María Zambrano, Pedro Laín Entralgo, José Luis López-Aranguren, Julián Marías, Francisco Soler Grima, Antonio Rodríguez Huéscar, Juan David García Bacca, Jorge Millas Jiménez, Martín Cerda, Hernán Larraín, Arturo Gaete, Arturo García Astrada, Félix Schwartzmann, José Ferrater Mora, Octavio Paz, Mario Vargas Llosa, Antonio Skármeta, Luis Sánchez Latorre, Albert Camus, Paulino Garagorri.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Cirkonstanco[redakti | redakti fonton]

La filozofio de Ortega troviĝas ligita al la vorto "cirkonstanco", kiu estas ties kerno kaj kiun li famigis per sia esprimo: "Yo soy yo y mi circunstancia, y si no la salvo a ella no me salvo yo" (Mi estas mi kaj mia cirkonstanco kaj, se mi ne savos ĝin, mi ne savos min mem) el Meditaciones del Quijote, (Donkiĥotaj meditoj, 1914). Per tiu ideo Ortega intencas substreki la unuon kaj ununuron de la vivo de ĉiu homo, kiu ne estas transsendebla ĉar ties cirkonstanco ne samas kun la cirkonstanco de alia. La cirkonstancoj markas ĉiun homon kaj oni ne povas nei ilin ĉar tio neus la homon. Tiu cirkonstancismo iamaniere apudas la tiaman ekzistadismon.

Perspektivismo[redakti | redakti fonton]

Dua idearo konstruita de Ortega estas perspektivismo aŭ pli precize historia perspektivismo. La historio estas pristudenda laŭ diversaj perspektivoj. Ĉiu individuo havas propran, sed ankaŭ aliaj havas ties proprajn. La sumo de ĉiu perspektivo donus veran realan mondokomprenon. Sekve de tio oni respektu ĉiujn perspektivojn eĉ se ili kontraŭas la onian. Tiu nekongruo estas valora ĉar nur tiel oni atingas la kolektivan komprenon. Toleremo nepras.

Historia konscienco[redakti | redakti fonton]

Homo devenas de pasinto kaj de tiu pasinto alportas konojn kaj atingojn. Ĝi nepre konu sian historion por eviti erarojn; oni havu historian konsciencon. La homo ĉiam ŝanĝas kaj dum tiu ŝanĝo nepre oni konservu la historian heredaĵon. Krome la homo serĉas la veron pri la ĉirkaxua realo kaj tio atingeblas danke al perspektivismo. Sed ekzistas ankaŭ historia vero ŝanĝebla laŭ la epokoj. En tiuj historiaj ŝanĝoj aperis en la 20a jarcento la amashomo, tio estas la homo kiu posedas la atingojn de pasinto sed ne plenumas devojn; estas homo nerespondeca, kiu estriĝas laŭ la plimultoj kaj ne serĉas kvaliton aŭ plibonigon de la mondo.

Racivitalismo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1920 Ortega disvolvigis la terion "racivitalismo", kiu bazas la konon sur la radikala realo de la vivo, unu el kies ecoj estas racio. Tiu teorio estas influita de Wilhelm Dilthey kaj Georg Simmel kaj proponas la preterpason de idealismo kaj vitalismo per metodo de perspektivismo. Laŭ Ortega, vivo -en sia cirkonstanco- estas la vera radikala realo, el kio eliras ĉiu filozofia sistemo ebla. Por ĉiu homa estaĵo vivo preciziĝas laŭ konkreta maniero. Li nomis "vitala racio" (aŭ viv-racio) novan tipon de racio kaj "racivitalismo" pensmanieron apogitan sur lia nova koncepto de racio. La vitala racio estas acio defendanta sin konstante per la vivo el kie ĝi eliris.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Meditaciones del Quijote (Donkiĥotaj meditadoj, 1914)
  • Vieja y nueva política (Malnova kaj nova politikoj, 1914)
  • Investigaciones psicológicas (Psikologiaj pristudoj, kurso prelegita inter 1915-16 kaj publikita en 1982)
  • Personas, Obras, Cosas (Personoj, verkoj, aĵoj. Artikoloj kaj eseoj verkitaj inter 1904 kaj 1912: «Renan», «Adán en el Paraíso», «La pedagogía social como programa político», «Problemas culturales», ktp.) (1916)
  • El Espectador (La spektanto, 8 volumoj publikitaj el 1916 ĝis 1934)
  • España invertebrada (Senvertebra Hispanio, 1921)
  • El tema de nuestro tiempo (La temo de nia tempo, 1923)
  • Las Atlántidas (La atlantidoj, 1924)
  • La deshumanización del arte kaj Ideas sobre la novela (La malhumanigo de la arto kaj Ideoj pri la romano, 1925)
  • 'Espíritu de la letra • Mirabeau o el político (1927, 1928-1929)
  • ¿Qué es filosofía? (1928-1929, kurso publikigita postmorte en 1957)
  • Kant (1929-1931)
  • ¿Qué es conocimiento? (Kio estas kono? publikigita en 1984, kolektas tri kursojn prelegitajn en 1929, 1930 kaj 1931, titolitaj respektive: «Vida como ejecución (El ser ejecutivo)», «Sobre la realidad radical» kaj «¿Qué es la vida?»)
  • La rebelión de las masas (La ribelo de la amasoj, 1930)
  • Rectificación de la República; La redención de las provincias y la decencia nacional (Korekto de Respubliko; redempto de provincoj kaj nacia deco, 1931)
  • Goethe desde dentro (Goethe el interne, 1932)
  • Unas lecciones de metafísica (Metafizikaj lecionoj, kurso prelegita inter 1932-33 kaj publikita en 1966)
  • En torno a Galileo (kurso prelegita en 1933 el kiu publikiĝis kelkaj lekcionoj en 1942 laŭ titolo Esquema de las crisis, Skemo de krizoj) (1933-34)
  • «Prólogo para alemanes» (Enkonduko por germanoj, enkonduko al la tria germana eldono de El tema de nuestro tiempo. Ortega mem malpermesis ties publikigon “pro la Munkenaj eventoj de 1934". Fine ĝi publikiĝis en la hispana en 1958)
  • Historia como sistema (Historio kiel sistemo, 1a eldono en la angla en 1935. Hispana versio de 1941 inkludas eseon pri «El Imperio romano», La Romia Imperio)
  • Ensimismamiento y alteración. Meditación de la técnica (1939)
  • Ideas y Creencias • Sobre la razón histórica (kurso prelegita en Bonaero kaj publikita en 1979 kun alia prelegita en Lisbono pri la sama afero) (1940)
  • Teoría de Andalucía y otros ensayos • Guillermo Dilthey y la Idea de vida (1942)
  • Sobre la razón histórica (kurso prelegita en Lisbono, vidu supre) (1944)
  • Idea del Teatro. Una abreviatura (prelegita en Lisbono, aprile, kaj en Madrido, maje de 1946; publikigita en 1958)
  • La Idea de principio en Leibniz y la evolución de la teoría deductiva (1947, sed publikigita en 1958)
  • Una interpretación de la Historia Universal. En torno a Toynbee (1948, sed publikita en 1960)
  • Meditación de Europa (prelegita en Berlino en 1949 laŭ titolo: «De Europa meditatio quaedam». Aperis en 1960 kun aliaj neeldonitaj tekstoj similaj)
  • El hombre y la gente (kurso prelegita en 1949-1950 en la Instituto de Humanidades; aperis en 1957)
  • Papeles sobre Velázquez y Goya (1950)
  • Pasado y porvenir para el hombre actual (prelegoj en Germanio, Svisio kaj Britio en 1951-1954 kaj publikitaj kun «Comentario al Banquete» de Platón)
  • Goya (1958)
  • Velázquez (1959)
  • Origen y epílogo de la Filosofía (1960)
  • La caza y los toros (1960)
  • Obras Completas, (Tuta verkaro) Eldonejo Alianza/ Revista de Occidente, Madrid. 12 volumoj. 1946-1983. Eldono de Paulino Garagorri
  • Obras Completas, (Tuta verkaro) Eldonejo Taurus, Madrid, 10 volumoj (Santillana Ediciones Generales/Fundación José Ortega y Gasset, kuneldone). Ekde 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]