José Rizal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rizal en sia junaĝo

D-ro. José Protasio Rizal-Mercado y Alonso-Realonda (n. en Calambá, la 19-an de junio 1861 – m. en Manilo, la 30-an de decembro 1896) estis kuracisto, verkisto kaj nacia heroo de la Filipinoj.

Li estis la sepa el dek unu gefiloj de Francisco Rizal-Mercado kaj Teodora Alonso, prosperaj kamparanoj de la urbo Calambá, en la Provinco Laguna. Li estis mestizo el malaja, ĉina kaj hispana devenoj.

En 1849 la Generalo Reganto Narciso Clavería publikigis edikton per kiu la indiĝena loĝantaro devis adopti hispanajn familinomojn aŭ hispanigi la filipinajn. La leĝo estis pro kialoj administraj, censaj, servaj, fiskaj ktp. La avo de José adoptis la familinomon "Merkato" ĉar li estis vendisto kaj tiu estis la familinomo uzata de José ĝis lia eniro en la Municipan Ateneon de Manilo, jezuita institucio (hodiaŭ Atenea Universitato de Manilo) kie li studis. Kiel juna studanto, matura kaj klarvida, José komencis kuraĝe kritiki la nesufiĉan kaj teokatran kolonian hispanan reĝimon. Tiame, lia pli aĝa frato Paciano instigas al li ŝanĝi la familinomon al "Rizal".

Kiam li sciis ke lia patrino iom post iom fariĝis blinda, inkliniĝis al la studado de oftalmologio, kaj komencis studi ĝeneralan medicinon en la Universitato de Sankta Tomaso, dominika institucio. Kun la celo finstudi la karieron, li forlasis Filipinojn por iri studi al Eŭropo, kun la malkonsento de la patro. Lia unua celo estis Madrido, en kies Centra Universitato de Madrido trapasis studobektojn kiel filozofio kaj beletro, kaj diplomiĝis cum laude. Poste, laboris kelkajn monatojn kiel okulista helpanto en pariza kliniko, kaj poste foriris al Heidelberg, Germanio kie laboris kiel okulisto.

Postlasaĵo[redakti | redakti fonton]

Bildo de Rizal en monero de 1970 de filipina peso

Verŝajne, la lojaleco de Rizal al Hispanio ne estis "fendita". Rizal, komence ne estis revolucia homo, sed junulo apartenanta al familio de la burĝa klaso kiu revis pri administraj reformoj por Filipinoj, inter ili la egaligon de la arkipelago al plenrajta hispana provinco kun la respektiva nuligado de la kolonia statuso, kaj super ĉio la sufokiga tutelo kiun la religiaj ordenoj havis en la socia vivo de la lando, bremsante la modernigadon kaj la progreson. En Madrido, kiel gvidanto de la movado de filipinaj studentoj en Hispanio propagandadis por ke Filipinoj estu agnoskata kaj respektata laŭ ĝiaj postuloj, Rizal kontribuis per artikoloj por la duonmonata ĵurnalo La Solidaridad, eldonita de kelkaj liaj malajaj samlandanoj kiel Marcelo Hilario del Pilar, Panganiban, López Jaena, Lete, unue en Madrido kaj poste en Barcelono. La ideologio de la publikigaĵo estis la jena:

  • ke Filipinoj estu provinco de Hispanio kaj ne kolonio (pro kio li ankaŭ estas konsiderata kiel nacia heroo, en Hispanio pluraj stratoj portas lian nomon).
  • ke Filipinoj atingu, konsekvence de ĝia provincigo, parlamenta reprezentado en la Ĝenerala Parlamento;
  • ke la paroĥejoj gvidataj de la hispanaj sacerdotoj estu laŭgrade cedataj al la filipina pastraro;
  • ke Hispanio koncedu al la filipinanoj liberecon por asociiĝo kaj liberesprimon;
  • ke Hispanio egaligu je samaj kondiĉoj la rajtojn de hispanoj kaj malajoj.

Se la programo estus aprobinta, la verkaĵoj de Rizal (speciale liaj du romanoj, Noli me tangere kaj El filibusterismo) estus eldonitaj en Filipinoj, sed la aŭtoritatoj de la insuloj timis ke tiaj reformoj forigos la privilegiojn de la hispanoj. Pro tio, reveninte en Manilon en 1892 oni akuzis lin je perturbado pro fondado de civila movado nomata Filipina Ligo, kaj oni punis lin je portempa ekzilado en Dapitan, Mindanao.

Morto[redakti | redakti fonton]

Fusilado de José Rizal.

Pro instigado de la religiaj ordenoj (dominikanoj kaj franciskanoj), Rizal estis akuzita je kontraŭleĝa asociiĝo kun aliaj revoluciuloj. Kulpigita je ribeliĝado, estis kondamnita je fusilado en Bagumbayan, loko kie nun troviĝas la Parko Rizal, ene de Manilo. En la antaŭvespero de lia ekzekutado, verkis poemon titolita Mia lasta adiaŭo, kaj leteron al sia germana intima amiko kaj kunlaboranto Ferdinand Blumentritt, en kiu li asertis

Kara frato, kiam vi ricevos ĉi tiun leteron mi estos forpasinta; morgaŭ je la 7-a mi estos ekzekutita, kvankam mi ne estas kulpa je ribeliĝo.

Rizal estis membro de la plej heroa generacio de filipinaj naciistoj, kune kun liaj samlandanoj kaj kamaradoj Andrés Bonifacio kaj Emilio Aguinaldo. En la nuntempo ekzistas monumento en la loko kie Rizal estis fusilita, realigita de la svisa skulptisto Richard Kissling, aŭtoro de la statuo de Vilhelmo Tell.