José Saramago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Saramago
Nobel-premiito
portugala verkisto
portugala verkisto
Persona informo
Naskonomo José de Sousa Saramago
Naskiĝo 16-a de novembro 1922
en Golegã, Portugalio
Morto 18-a de junio 2010
en Lanzarote
Mortokialo leŭkemio
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Subskribo José Saramago
Familio
Edz(in)o Ilda Reis • Isabel da Nóbrega • Pilar del Río
Infano Violante Saramago Matos
Okupo
Okupo ĵurnalistodramaturgotradukisto • romanisto • poeto • kronikisto • eseisto • taglibristo • literaturkritikisto • verkistoscenaristo • dramaturgo • revoluciulo
Verkoj La Evangelio laŭ Jesuo Kristo
Eseo pri blindeco
Seeing
Cain
Death with Interruptions
The Elephant's Journey
TTT
Retejo https://www.josesaramago.org
vdr

José DE SOUSA SARAMAGO (naskiĝis la 16-an de novembro, 1922, mortis la 18-an de junio, 2010) estis portugala verkisto.

José Saramago naskiĝis en Azinhaga, urbo Golegã, Portugalio. Li laboris kiel ĵurnalisto en pluraj gazetoj, inter ili Diário de Notícias, kie li estis ĉef-redaktoro. Poste li iris kaj restis en la insulo Lanzarote, en la Kanariaj Insuloj, Hispanio. Li estas unu el la plej legitaj kaj tradukitaj portugalaj verkistoj. En 1991 gajnis la "Grandan Premion" de la Portugala Verkist-Asocio, danke al la romano O Evangelho Segundo Jesus Cristo (la Evangelio laŭ Jesuo Kristo) , kaj la "Premion Camões" en 1996 por ĉiu sia antaŭa verkaro. En 1998 la Nobel-premio pri literaturo kronis lian karieron: neniu verkisto parolanta de la portugala lingvo antaŭe ricevis tiun distingon.

Li ofte opinias pri politiko en Portugalio kaj Hispanio laŭ komunisma vidpunkto, kaj estis fama iberisto.

Listo de verkoj

  • Terra do pecado (Peko-tero - romano, 1947; 2-a eldono, 1997);
  • Os poemas possíveis (La eblaj poemoj - poezio, 1966);
  • Provavelmente alegria (Eble ĝojo, 1970);
  • Deste mundo e do outro (Pri ĉi-mondo kaj la alia, 1971);
  • A bagagem do viajante (La valizo de la vojaĝanto, 1973);
  • As opiniões que o DL teve (La opinioj kiujn DL Havis, 1974);
  • O ano de 1993 (La jaro 1993, 1975);
  • Os apontamentos (La notoj, 1976);
  • Manual de pintura e caligrafia (Manlibro pri pentrarto kaj skribdesegnarto, 1977);
  • Objecto quase (Objekto preskaŭa, 1978);
  • Poética dos cinco sentidos (La poetiko de la kvin sensoj, 1979);
  • A noite (La nokto - teatraĵo, 1979);
  • Levantado do chão (Elstariĝita el la planko, 1980);
  • Que farei com este livro? (Kion mi faros pri ĉi tiu libro? - teatraĵo, 1980);
  • Viagem a Portugal (Vojaĝo al Portugalio, 1981);
  • Memorial do convento (Memoraro de la konvento romano, 1982);
  • O ano da morte de Ricardo Reis (La jaro de la morto de Ricardo Reis - romano, 1984);
  • A jangada de pedra (La ŝton-floso - romano, 1986);
  • A segunda vida de Francisco de Assis (La sua vivo de Francisko de Asiso, 1987);
  • História do cerco de Lisboa (Historio de la sieĝo de Lisbono - romano, 1989);
  • O evangelho segundo Jesus Cristo (la evangelio laŭ Jesu-Kristo - romano, 1991);
  • In nomine dei (teatraĵo, 1993);
  • Cadernos de Lanzarote (Kajeroj de Lanzarote 1994, taglibro 1);
  • Cadernos de Lanzarote (1995, taglibro 2);
  • Ensaio sobre a cegueira (Eseo pri la blindo, 1995);
  • Cadernos de Lanzarote (1996, taglibro 3);
  • Cadernos de Lanzarote (1997, taglibro 4);
  • Todos os nomes (Ĉiuj nomoj 1997);
  • Cadernos de Lanzarote (1998, taglibro 5);
  • O conto da ilha desconhecida (La novelo pri la nekonata insulo, 1999);
  • Discursos de Estocolmo (Diskursoj el Stokholmo, 1999);
  • A caverna (La kaverno, 2000);
  • A maior flor do mundo (La plej granda floro en la mondo, 2001);
  • O homem duplicado (La duobligita homo, 2002).
  • Ensaio sobre a lucidez (Eseo pri la lucideco, 2004).
  • As intermitências da morte (La intermitoj de la morto, 2005).
  • Cain (2009)

Eksteraj ligiloj