José de Alencar
| José de Alencar | ||
|---|---|---|
| José de Alencar | ||
| Dato de naskiĝo | 1-a de majo 1829 | |
| Loko de naskiĝo | ||
| Dato de morto | 12-a de decembro 1877 | |
| Loko de morto | ||
| Nacieco | brazilano | |
| Sukcesis kiel | verkisto | |
| Artista celigo | romantikismo | |
José Martiniano de ALENCAR [Jozefo Martiniano de Alenkar'] (* 1-a de majo 1829, Mecejana, Cearao — † 12-a de decembro 1877, Rio-de-Ĵanejro) estis brazila ĵurnalisto, politikisto, prelegisto, romanisto kaj teatrologo. Li estis edzo de Ana Cochrane.
José de Alencar estis filo de fama senatano, samnoma. Li bakalaŭriĝis pri Leĝo, kaj komencis sian literaturan aktivadon en ĵurnaloj Correio Mercantil. Post sufero de cenzurado li decidis kun amikoj aĉeti propran gazeton Diário do Rio de Janeiro.
Pluraj el liaj romanoj unue aperis en tiu gazeto: Cinco Minutos (Kvin minutoj, 1856) kaj A viuvinha (La vidvineto, 1857; la unua Esperanta eldono aperis en 1941, la dua en 2012). En 1857 aperis O Guarani, la unua el tri romanoj pri la brazilaj indiĝenoj, sekvis Iracema (Esperanta traduko aperis en 1974) en 1865 kaj Ubirajara en 1874.
José de Alencar intence verkis pri la sorto de homoj en Brazilo kaj grave kontribuis al specife brazila literaturo. Li estas ĉefa reprezentanto de romantikismo en Brazilo.
En 1877 Alencar iĝis ministro sub la brazila imperiestro Dom Pedro la 2-a, sed li ne povis longe servi en sia ofico, jam samjare li mortis pro tuberkulozo.
