José de Espronceda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

José de ESPRONCEDA DELGADO (Almendralejo, 25-a de majo 1808Madrido, 23-a de majo 1842) estis hispana poeto apartenanta al epoko kaj stilo romantikaj.

José ESPRONCEDA

Vivo[redakti | redakti fonton]

En Madrido estante ankoraŭ studento aliĝis al kontraŭleĝa sekreta asocio "La Numantinoj" kiel venĝo de mortigo de la liberala partiestro Rafael del Riego. Li estis denoncita kaj arestita en monaĥejo -ĉar li estis neplenaĝa- en Guadalajara [Guadalaĥara] dum kvin jaroj. Poste li vivis ekzile en Belgio, Francio kaj Britio kie li enamiĝis je Teresa Mancha [Manĉa] al kiu li dediĉos gravajn ampoemojn kaj kun kiu li vivis tre ardan kaj probleman amhistorion. Li revenis en Hispanion kun aliaj liberaloj danke al amnestio por morto de la reĝo Ferdinando la 7-a en 1833. Li dediĉis sin al literaturo kaj politiko -li iĝis eĉ deputito en 1842- kaj li kaj lia familio suferis netrankvilan familian vivon. Li malsaniĝis kaj mortis ankoraŭ juna post esti produktinta grandegan kvanton da verko.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Dum sia ĉeesto en monaĥejo, instigata de sia majstro la sevila poeto Alberto Lista, ekverkis la historian poemon El Pelayo, en oktavoj, pri fama mezepoka militisto kiu komencis militon kontraŭ hispanaj araboj. Tiu poemo restis senfina kaj poste li verkis la historian romanon Sancho Saldaña [Sanĉo Saldanja] aŭ El castellano de Cuéllar (La kastelano de Kuéjar). Tiamaj romantikuloj preferis verki pri mezepokan pasintecon kaj ne pri sia realo, kiun oni ne ŝatis.

Oni konsideras Espronceda la plej grava romantika poeto hispana pro sia bironeska inspiro, ekzemple en siaj du rakontaj poemoj pli longaj. El estudiante de Salamanca (La studento de Salamanko) estas tipa romantika legendo, inspirita sur la tromploguloj donĥuanaj. Tiu ĉi abandonis sian virinon, mortigas ŝian fraton kaj sekvas misteran virinon tromplogotan tra reva nokta urba scenejo; kiam li atingas kaj kisas ŝin, li ekkonas, ke temas pri la morto.

La alia longa poemo El diablo mundo (La diabla mondo) (1841) estas origine filozofa poemo kiu montras needukitan naturan viron kiu elstaras kontraŭ la socion. Tamen tiu ĉi ne fortika rakontofadeno akceptas en ĝi pli kaj pli da neproprajn tekstojn kaj iĝas ia enciklopedio kien Espronceda enmetas ĉion kion li verkas tiam, ekzemple la faman amkanton al sia Teresa Mancha. La libroj aŭ partoj de tiu verko estis publikataj laŭ partoj kaj laŭvice; fine la verko restis senfina.

Alia grava parto de la verkaro de Espronceda temas pri pli mallongaj poemoj kiel amsonetoj -kie li montras sian troigan sentemon kiel io tipe romantika- kaj kantoj ĉefe al marĝenuloj, kiel pirato -la plej konata kaj komenco ripetata-, ekzekutisto, ekzekutoto, ĉiesulino, serajlulino, almozulo, ktp. Tiel la unuan fojon socia temo aperas en la hispana poezio. En tiu pri la pirato, tiu ĉi parolas kontraŭ la civiliza socio kaj eĉ kontraŭ la ŝtatoj dum li preferas la liberan vivon surmaran kiel praulo de Kapitano Nemo de Jules Verne.

En aliaj poemoj kiel "Himno al sol" (himno al la suno) aŭ "Óscar y Malvina" Espronceda similas ankaŭ al la elstariga poezio de James Macpherson, kreanto de la kelta pseŭdopoeto Ossian.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid, Cátedra, 1982 (3a eld.)
  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español. Madrid: Espasa, 2005.
  • Germán Bleiberg kaj Julián Marías, Diccionario de literatura española. Madrid: Revista de Occidente, 1964 (3a eld.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]