José de San Martín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Francisco de San Martín
Museo Histórico Nacional
Museo Histórico Nacional
Naskiĝo 25-an de februaro 1778
en Yapeyú
Vicreĝlando Río de la Plata
Morto 17-an de aŭgusto 1850
en Boulogne-sur-Mer
Dua Respubliko de Francio
Civila agado: 1814 - 1816: Guberniestro de Cuya
1821 - 1822: Perua protektoro
Soldata kariero
Rango: Generalo
Tempo de deĵoro: 1789 - 1820
Deĵoris en: 1789 - 1811: Hispana armeo
1817: Anda armeo
Komandis al: 1814: Norda armeo
1817 - 1820: Ĉilia armeo
Bataloj: Batalo apud Bailen
Batalo apud San Lorenzo
Batalo apud Maipú
Batalo apud Chacabuco
Persona informo
Naskonomo José Francisco de San Martín y Matorras
Tombo Metropola Katedralo de Bonaero
Lingvoj hispana
Loĝloko BonaeroMadridoLondonoLimoParizo
Ŝtataneco Argentino
Alma mater Royal Seminary of Nobles of Madrid
Subskribo José de San Martín
Familio
Patro Juan D' San Martin y Gómez
Patrino Gregoria Matorras
Frat(in)oj Juan Fermín de San Martín • Jerónima San Martín de Buchardo y de Herrera
Edz(in)o María de los Remedios de Escalada
Amkunulo Rosa Champuzano
Infano Mercedes Tomasa San Martín y Escalada
Okupo
Okupo militistopolitikistosoldato
vdr

José Francisco de San Martín (25-a de februaro 1778 - 17-a de aŭgusto 1850) estis argentina militisto, kies kampanjo estis decida por la sendependeco de Argentino, Ĉilio kaj Peruo. Komune kun Simón Bolívar, li estas konsiderita la plej grava liberiginto de Sudameriko dum la hispana koloniado. En Argentino li havas la titolon "Padre de la Patria" (esperantlingve: "Patro de la Patrio") kaj estas konsiderata nacia heroo. En Peruo li estas rekonita kiel Liberiginto de tiu lando kaj la armeo de Ĉilio rekonas lin per la grado de Ĝenerala Kapitano.

Lia familio[redakti | redakti fonton]

José Francisco de San Martín naskiĝis en Yapeyú, en la aktuala Provinco "Corrientes", la 25-a de februaro de 1778.

Lia patro, Juan de San Martín y Gómez, naskiĝis en la vilaĝo Cervatos de la Cueza, en la provinco Palencia, Hispanio, kaj estis leŭtenanta guberniestro de tiu distrikto. Lia patrino, Gregoria Matorras del Ser, estis nevino de la konkeranto de la Ĉaka-Regiono.