Joseba Irazu Garmendia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Joseba Irazu Garmendia (2007)

Joseba IRAZU GARMENDIA, kaŝnome Bernardo ATXAGA, (naskiĝis la 27-an de julio 1951) estas eŭska verkisto, kiu verkis la libron Obabakoak, inter aliaj.

Bernardo Atxaga [bernardo aĉaga] estas la pseŭdonimo de (hispanlingve) José aŭ (eŭsklingve) Joseba Irazu Garmendia [ĥose' / joseba irazu garmendja], naskita en Asteasu, en Gipusko (Eŭskio), en 1951. Li diplomiĝis pri ekonomio de la Universitato de Bilbao, kaj studis filozofion ĉe la Centra Universitato de Barcelono. Li laboris kiel ekonomiisto, librovendisto, profesoro de la eŭska, preseja laboranto, kaj radia scenar-verkisto, ĝis 1980, kiam li ekdediĉis sin tute al verkado.

Liaj unuaj teksto eldoniĝis en 1972 en antologio de eŭskaj aŭtoroj. Lia unua mallonga rakonto, Ziutateaz [zjutateas] ("Pri la urboj"), eldoniĝis en 1976. Lia unua libro de poezio, Etiopia ("Etiopio"), aperis en 1978. Li verkis teatraĵojn, kanto-tekstojn, fabelojn, romanojn, kaj rakontojn. Lia libro de rakontoj, Obabakoak ("La obabaj"), eldonita en 1988, gajnis por li multe da famo kaj kelkajn premiojn, kiel la Hispana Nacia Literatura Premio. Ĝis nun, la libro tradukiĝis al pli ol 20 lingvoj.

Atxaga ĝenerale verkas en la eŭska lingvo, sed ankaŭ estas la aŭtoro de kelkaj el la hispanaj tradukoj de siaj verkoj. Sekvante la ekzemplon de Obabakoak, pluraj el liaj aliaj verkoj tradukiĝis al aliaj lingvoj.

En 2003 Bernardo Atxaga publikigis la verkaĵon "Soinujolearen semea" ĉe la eldonejo Pamiela. Tiu ĉi romano temas pri la malapero de la mondo de Obaba, "mondo kiu ne plu ekzistas", laŭ la aŭtoro mem. En 2006 li estis nomumita membro de la Akademio de la Eŭska Lingvo, Euskaltzaindia. Ankaŭ en 2006 Montxo Armendáriz [monĉo armendariz] kinigis la rakonton de Obabakoak per la filmo Obaba.

Li nun loĝas en vilaĝo en Alavo.

Atxaga kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Lian libron Behi euskaldun baten memoriak "Memoraĵoj de Eŭska Bovino" tradukis al Esperanto Aitor ARANA. La eldonon helpis la aŭtoro mem, kiu foje donacas ekzemplerojn kiel kuriozaĵojn.

Verkoj ĝis 1999[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Behi euskaldun baten memoriak (Pamiela, 1991)
  • Gizona bere bakardadean ("La viro en sia soleco", Pamiela, 1993)

Mallongaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Bi anai ("Du fratoj", Erein, 1985)
  • Bi letter jaso nituen oso denbora gutxian ( "Du letter ricevis mi en tre malmulte da tempo", Erein, 1985)
  • Henry Bengoa inventarium, Sugeak txoriak begiratzen dionean, Zeru horiek ("Henry bengoa inventarium. Kiam la serpento rigardadas la birdojn. Tiuj ĉieloj", Erein, 1995)
  • Sara izeneko gizona ("Viro nomita Sara", Pamiela, 1996)

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Etiopia ("Etiopio", Pott, 1978),
  • Nueva Etiopia ("Nova Etiopio", Detursa, 1997)

Infana literaturo[redakti | redakti fonton]

Li publikigis pli ol 25 infanaj kaj junecaj libroj, interalie:

  • Chuck Aranberri dentista baten etxean ("Chuck Aranberri ĉe dentisto", Erein, 1985)
  • Nikolasaren abenturak, Ramuntxo detektibe ("Aventuroj de Nikolaino, Rajmunĉjo detektivo", Elkar 1979)
  • Siberiako ipuin eta kantak ("Fabeloj kaj kantoj de Siberio", kolekto de kvar rakontoj, Erein)
  • Jimmy Potxolo, Antonino apreta, Asto bat hipodromoan, Txitoen istorio, Flannery eta bere astakiloak (Elkar)
  • Xolak badu lehoien berri ("Xola ekkonas pri leono", Erein, 1995),
  • Xola eta basurdeak ("Xola kaj aproj", Erein 1996) - gajnis la Euskian Premion por Junula Literaturo en 1997
  • Mundua eta Markoni ("La mondo kaj Markoni", BBK fundazioa, 1995)

Alfabetoj[redakti | redakti fonton]

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Logalea zuekan ekilibristaren kasoa ("La kazo de la dormema ekvilibristo", fariĝis filmo de Maskarada)
  • Henry Bengoa inventarium (fariĝis filmo de Hika)
  • Emigración, 1 ("Elmigrado, 1", fariĝis filmo de Geroa),
  • Shola eta lehoiak ("Shola kaj la leonoj", fariĝis filmo de Porpol).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]