Joseba Sarrionandia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseba Sarrionandia
Joseba Sarrionandia, en 2016
Joseba Sarrionandia, en 2016
Persona informo
Joseba Sarrionandia Uribelarrea
Naskiĝo la  13-an de aprilo 1958(nun 1958-04-13) (65‑jara)
en Iurreta, Biskajo  Hispanio
Nacieco Hispana
Lingvoj eŭskahispana vd
Loĝloko Durango vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Deusto
Familio
Parencoj Telmo Zorra vd
Profesio
Alia nomo Sarri
Okupo Verkisto, filologo, tradukisto
Laborkampo literaturo vd
Verkado
Ĝenroj Poezio, mallongaj rakontoj, romanoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseba SARRIONANDIA URIBELARREA /joseba sarionaŋdia/ (naskiĝis la 13-an de aprilo 1958, en Iurreta, Biskajo) estas Eŭska aŭtoro kaj estis ano de la sendependisma Eŭska armita grupo ETA. Li skribis multe da libroj de poemoj, mallongaj rakontoj, kaj ankaŭ romanoj. En 1985 li eskapis el malliberejo, post kiam li estis konviktita kiel ano de ETA. Post tio li loĝas kaŝe dum li daŭras skribi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li atingis doktoran diplomon pri eŭska filologio de la Universitato de Deusto, Bilbao, kaj komencis labori kiel instruisto pri la eŭska lingvo kaj Akademio de la Eŭska Lingvo. Li instruis fonetikon en la urbo Bergara ĉe la UNED-centro kaj ankaŭ en la Udako Euskal Unibertsitatea ("Somera Eŭska Universitato"), kaj skribis verkojn por la revuoj Zeruko Argia ("Ĉiela lumo"), Anaitasuna, Jakin ("Certe"), kaj Oh Euzkadi ("Ho, Euskadi"). Li fondis la grupon Pott Banda kune kun Bernardo Atxaga, Manu Ertzilla, Ruper Ordorika, Jon Juaristi kaj Joxemari Iturralde. Li ankaŭ kreis la revuon Ibaizabal. Li laboris pri mallongaj rakontoj kaj ankaŭ tradukis librojn, notinde The Rime of the Ancient Mariner ("La poemo de la maljuna maristo") de Samuel Taylor Coleridge.

En 1980, pro aneco en ETA arestis lin la Hispania polico, kaj li kondamniĝis al 22 jaroj en malliberejo. Post tio la realaĵoj de la mallibereja vivo aperas en liaj verkoj. En 1985, je la Tago de San Fermin (7-a de julio), li eskapis el la malliberejo kun Iñaki Pikaea. Ĉar estis en la malliberejo koncerto farita de Imanol Larzabal, ili kaŝis sin en laŭtparolilo. La radikala Eŭska rok-grupo Kortatu verkis la kanton Sarri, Sarri ("Ofte, ofte") por honori ĉi tion.

Post tiu tago li loĝas kaŝe, kaj la temo de ekzilo estas plej notinda en liaj verkoj. En lia romano Lagun izoztua ("La frosta amiko") li skribis pri forigiteco. Li verkis librojn kaj poemojn, kiujn kantis diversaj Eŭskaj kantistoj kiel Mikel Laboa, Ruper Ordorika kaj Fermin Muguruza. Ankaŭ estas aŭdlibro Hau da ene ondasun guzia kun lia voĉo laŭtleganta poemojn, kaj kun multaj kantoj prezentitaj de diversaj kantistoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Joseba Sarrionandia
  • Izuen gordelekuetan barrena (1981)
  • Narrazioak (1983)
  • Intxaur azal baten barruan. Eguberri amarauna (1983)
  • Alkohola poemak (1984)
  • Ni ez naiz hemengoa (1985)
  • Atabala eta euria (1986)
  • Marinel zaharrak (1987)
  • Marginalia (1988)
  • Ez gara gure baitakoak (1989)
  • Izeba Mariasunen ipuinak (1989)
  • Ainhoari gutunak (1990)
  • Ifar aldeko orduak (1990)
  • Gartzelako poemak (1992)
  • Han izanik hona naiz (1992)
  • Hnuy illa nyha majah yahoo (1995)
  • Miopeak, bizikletak eta beste langabetu batzuk (1995)
  • Hitzen ondoeza (1997)
  • Hau da nire ondasun guzia (1999)
  • Zitroi ur komikiak: Joseba Sarrionandia komikitan (2000)
  • Lagun izoztua (2001)
  • XX. mendeko poesia kaierak: Joseba Sarrionandia (2002)
  • Kolosala izango da (2003)
  • Akordatzen (2004)
  • Harrapatutako txorien hegalak (2005)
  • Munduko zazpi herrialdetako ipuinak (2008)
  • Gau ilunekoak (2008)
  • Idazlea zeu zara, irakurtzen duzulako (2010)
  • Moroak gara behelaino artean? (2010)
  • Narrazio guztiak (1979-1990) (2011)
  • Durangoko Azoka 1965-2015 (2015)
  • Lapur banden etika ala politika (2015)
  • Hilda dago poesia? ¿La poesía está muerta? (2016)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Li tradukis librojn de Samuel Taylor Coleridge, Konstantino Kavafis, T. S. Eliot kaj Fernando Pessoa en la eŭskan.

Premioj kaj agnoskoj[redakti | redakti fonton]

  • Premio Ignacio Aldekoa, 1980.
  • Premio Resurreccion Maria Azkue, 1980
  • Premio Vilaĝo de Bilbao, 1980.
  • Premio por Eŭska Rakontado, de Hispanaj Literaturaj Kritikistoj, 1986 kaj 2001.
  • Eŭskio Premio por Literaturo, en testo mode en eŭska, 2011.

Unu el liaj poemoj[redakti | redakti fonton]

La forĝista sklavo
Kaptite en la pluvarbaroj okcidentaj,
ili alportis vin al Romo, sklavo;
ili donis al vi la forĝistan laboron,
kaj vi forĝas ĉenojn.
la ruĝan feron, kiun vi tiras el la forno,
vi povas formi laŭ via volo.
vi povas forĝi glavojn,
por ke via popolo rompu siajn ĉenojn,
sed vi, tiu sklavo,
vi forĝas ĉenojn, pli da ĉenoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]