Joseba Sarrionandia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseba Sarrionandia

Joseba SARRIONANDIA URIBELARREA /joseba sarionaŋdia/ (nakiĝis la 13-an de aprilo, 1958, en Iurreta, Biskajo) estas Eŭska aŭtoro kaj ano de la sendependisma Eŭska armita grupo ETA. Li skribis multe da libroj de poemoj, mallongaj rakontoj, kaj ankaŭ romanoj. En 1985 li eskapis el malliberejo, post kiam li estis konviktita kiel ano de ETA. Post tio li loĝas kaŝe dum li daŭras skiribi.

Biografio

Li atingis doktoran diplomon pri eŭska filologio de la Universitato de Deusto, Bilbao, kaj komencis labori kiel instruisto pri la eŭska lingvo. Li instruis fonetikon en la urbo Bergara ĉe la UNED-centro kaj ankaŭ en la Udako Euskal Unibertsitatea ("Somera Eŭska Universitato"), kaj skribis verkojn por la revuoj Zeruko Argia ("Ĉiela lumo"), Anaitasuna, Jakin ("Certe"), kaj Oh Euzkadi ("Ho, Eŭskio"). Li fondis la grupon Pott Banda kune kun Bernardo Atxaga, Manu Ertzilla, Ruper Ordorika, Jon Juaristi kaj Joxemari Iturralde. Li ankaŭ kreis la revuon Ibaizabal. Li laboris pri mallongaj rakontoj kaj ankaŭ tradukis librojn, notinde The Rime of the Ancient Mariner ("La rimo de la antikva maristo") de Samuel Taylor Coleridge.

En 1980, pro aneco en ETA arestis lin la Hispania polico, kaj li kondamniĝis al 22 jaroj en malliberejo. Post tio la realaĵoj de la mallibereja vivo aperas en liaj verkoj. En 1985, je la Tago de San Fermin (7-a de julio), li eskapis el la malliberejo kun Iñaki Pikaea. Ĉar estis en la malliberejo koncerto farita de Imanol Larzabal, ili kaŝis sin en laŭtparolilo. La radikala Eŭska rok-grupo Kortatu verkis la kanton Sarri, Sarri ("Ofte, ofte") por honori ĉi tion.

Post tiu tago li loĝas kaŝe, kaj la temo de ekzilo estas plej notinda en liaj verkoj. En lia romano Lagun izoztua ("La frosta amiko") li skribis pri forigiteco. Li verkis librojn kaj poemojn, kiujn kantis diversaj Eŭskaj kantistoj kiel Mikel Laboa, Ruper Ordorika and Fermin Muguruza. Ankaŭ estas aŭdlibro Hau da ene ondasun guzia kun lia voĉo laŭtleganta poemojn, kaj kun multaj kantoj prezentitaj de diversaj kantistoj.

Verkoj

  • Izuen gordelekuetan barrena (1981)
  • Narrazioak (1983)
  • Intxaur azal baten barruan. Eguberri amarauna (1983)
  • Alkohola poemak (1984)
  • Ni ez naiz hemengoa (1985)
  • Atabala eta euria (1986)
  • Marinel zaharrak (1987)
  • Marginalia (1988)
  • Ez gara gure baitakoak (1989)
  • Izeba Mariasunen ipuinak (1989)
  • Ainhoari gutunak (1990)
  • Ifar aldeko orduak (1990)
  • Gartzelako poemak (1992)
  • Han izanik hona naiz (1992)
  • Hnuy illa nyha majah yahoo (1995)
  • Miopeak, bizikletak eta beste langabetu batzuk (1995)
  • Hitzen ondoeza (1997)
  • Hau da nire ondasun guzia (1999)
  • Zitroi ur komikiak: Joseba Sarrionandia komikitan (2000)
  • Lagun izoztua (2001)
  • XX. mendeko poesia kaierak: Joseba Sarrionandia (2002)
  • Kolosala izango da (2003)
  • Akordatzen (2004)
  • Harrapatutako txorien hegalak (2005)
  • Munduko zazpi herrialdetako ipuinak (2008)
  • Gau ilunekoak (2008)
  • Idazlea zeu zara, irakurtzen duzulako (2010)
  • Moroak gara behelaino artean? (2010)
  • Narrazio guztiak (1979-1990) (2011)

Tradukoj

Li tradukis librojn de Samuel Taylor Coleridge, Konstantino Kavafis, T. S. Eliot kaj Fernando Pessoa en la eŭskan.

Premioj kaj agnoskoj

  • Premio de Ignacio Aldekoa
  • Premio de Resurreccion Maria Azkue
  • Premio de la Urba Registaro de Bilbao
  • Premio por Eŭska Rakontado, de Hispanaj Literaturaj Kritikistoj

Unu el liaj poemoj

La forĝista sklavo
Kaptite en la pluvarbaroj okcidentaj,
ili alportis vin al Romo, sklavo;
ili donis al vi la forĝistan laboron,
kaj vi forĝas ĉenojn.
la ruĝan feron, kiun vi tiras el la forno,
vi povas formi laŭ via volo.
vi povas forĝi glavojn,
por ke via popolo rompu siajn ĉenojn,
sed vi, tiu sklavo,
vi forĝas ĉenojn, pli da ĉenoj.

Eksteraj ligiloj