Josef Bednář

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Bednář
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1887 (1887-01-22)
en Orel
Morto 19-an de aprilo 1966 (1966-04-19) (79-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto • lernejestro
vdr

Josef Bednář (naskiĝis la 22-an de januaro 1887 en Orel - mortis la 19-an de aprilo 1966 en Brno) estis ĉeĥa esperantisto. Profesie li estis direktoro kaj posedanto de komerca lernejo en Brno.

Li preparis 10-lecionan lernolibron de Esperanto kun multaj ilustraĵoj kaj spritaj ludoj, rerakontis esperantlingve aventurojn de barono Münchhausen kaj kompletigis ilin per vortareto por komencantoj. En 1927 la Verda Stacio en Brno elsendis kvar liajn kursojn de Esperanto. En 1929 li fariĝis prezidanto de esperantista klubo en Brno.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto v 10 hodinách a 500 slovech. Úplná učebnice pro samouky a kursy (Esperanto en 10 horoj kaj 500 vortoj. Plena lernolibro por memlernantoj kaj kursoj. - Brno 1925, 116 p.)
  • Barono Mensogbabilulo kaj liaj plej bonaj aventuroj (Brno 1926 - libere rakontataj aventuroj de barono Münchhausen).