Josef Boleslav Pecka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Boleslav Pecka
Persona informo
Aliaj nomoj Strahovský-Pecka • Giuseppe Midola • J. B. Strahovský
Naskiĝo 19-an de septembro 1849 (1849-09-19)
en Prago
Morto 25-an de julio 1897 (1897-07-25) (47-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto
vdr

Josef Boleslav PECKA (naskiĝis la 19-an de septembro 1849 en Praha - mortis la 25-an de julio 1897 en Chicago, Usono) estis ĉeĥa laborista poeto.

Teksisto, veldisto, aŭtodidakte li lernis france kaj germane, studis socialismon kaj marksismon, kunforndis unuan ĉeĥan laboristan gazeton Budoucnost (Estonteco), prizorgis Laboristan bibliotekon. Pro siaj opinioj li estis enkarcerigita, post liberiĝo li elmigris al Usono.

Li verkis artikolojn kaj broŝurojn pri laborista movado kaj kritikajn eseojn pri arto (Arto kaj socialismo). Eldonis plurajn laboristajn kantarojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 73 dní revoluční strany pařížské (73 tagoj de revolucia partio Pariza, 1873)
  • Normální doba pracovní (Normala labortempo, 1874)
  • Červánky lipanské (Ĉielruĝoj de Lipany, 1884)
  • Sebrané básně (Kolektitaj poemoj, 1899)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.