Josef F. Khun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef F. Khun
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1869 (1869-03-08)
en Staré Město
Morto 17-an de decembro 1928 (1928-12-17) (59-jaraĝa)
en Jičín
Lingvoj EsperantoĉeĥaanglapolafrancarusasvedaitalaIdo
Okupo
Okupo esperantistoverkistoinstruistotradukistoidisto
vdr

Josef F. Khun (naskiĝis la 8-an de marto 1869 en Staré Město - mortis la 17-an de decembro 1928 en Jičín) estis ĉeĥa instruisto, tradukisto de rakontoj por junularo kaj propagandanto de Esperanto kaj poste Ido.

Aŭtoro de "Majstro Jan Hus", unua ĉeĥa libro, kiu estis esperantigita (1905) kaj idigita.

J. F. Khun estis propagandisto de Esperanto inter ĉeĥoj en la unua pionira epoko dum la jaroj, kiam Theodor Čejka eldonis unuan eldonon de sia lernolibro. Khun tiam verkis kaj eldonis broŝuron en Esperanto Majstro Jan Hus, kiu siatempe signifis gravan faron.

Khun sciis pasive 20 linvojn, el kiuj li tradukadis. Esperanton li ankaŭ ne sciis funde, la relative bona lingvaĵo de lia libreto pri Hus estas verko de Čejka, kiu legis la manuskripton kaj lingve ĝin korektis antaŭ la preso.

Pli poste Khun estis allogita de reformoj, kaj estis citata de idistoj kaj okcidentalistoj, sed ne ŝajnas, ke li estus estinta tro aktiva tiurilate.

Profesie li estis instruisto, vivis multajn jarojn en Jičín, kie li ankaŭ mortis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Majstro Jan Hus: la vivo, agado, kondamno kaj morto de l' glorinda martiro (Kun franca kaj Esperanta antaŭparoloj de Carlo Bourlet. - Vrsce-Kopidlno: eld. la verkinto, 1905. 40 p. : ilustr.)
  • Magistro Jan Hus: la vivo, agado, kondamno e morto dil glorioza martiro (Jičíin: Tiskařské Družstvo, 1920. - 38 p.)
  • Dětské četby světem (Infana legaĵo tra la mondo - enĉeĥigitaj rakontoj el 20 lingvoj)
  • Není stará jako mladá (Maljunulino ne egalas junulinon, komedio)

Fonto[redakti | redakti fonton]