Josef Höfer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Josef Höfer (naskiĝis la 15-an de novembro 1896 en Weidenau (Sieg), mortis 7-an de aprilo 1976 en Grafschaft (Sauerland) ) estis germana katolika teologo, profesoro, fama en ekumeno kaj kun Karl Rahner eldonanto de la dua eldono de "Lexikon für Theologie und Kirche" (Leksikono de Teologio kaj Eklezio).

Höfer en 1924 sacerdotiĝis. En 1932 li doktoriĝis okaze de studoj en Romo. 1936 li transprenis la laboron de la katedro por animzorga teologio en la universitato de Monastero (Münster), ĝis en 1940 la nazioj malpermesis lian laboron. Ĝis 1945 li estis paroĥestro en Paderborn (Vestfalio).

Ekde 1945 li laboris kiel profesoro en la Filozofia-Teologia Akademio en Paderborn, samtempe li estis tie direktoro de la porsacerdota seminario. En 1954 oni vokis lin al la ambasadejo de la Germana Federacia Respubliko ĉe la Apostola Seĝo.

Grava estis lia ekumena laboro, en kiu li i.a. estris la Jaeger-Stählin-Rondon.

Literaturo

  • Volk Gottes (Popolo de Dio). Festschrift Josef Höfer, eldonita de R. Baumer - H. Dolch. Freiburg i. Br. 1967, 743-760.
  • B. Fraling: In memoriam Josef Höfer: Theologie und Glaube 66 (1976) 257-263.
  • R. Bäumler: Josef Höfer: Anzeiger für die katholische Geistlichkeit 85 (1976) 226. ss.
  • C. Schmidt: Augustin Bea. Gr 1989, 306 ss.
  • H. Lehmann: Auf dem Weg zum priesterlichen Dienst. Collegium Leonianum Paderborn 1895-1995. Paderborn 1994, 73-123, 218-240 kaj plurfoje.