Josef Hajek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Josef HAJEK (naskiĝis la 19-an de marto 1885 en Wilhelmsburg ĉe St. Pölten (Malsupra Aŭstrio), mortis ĉ. 1979 aŭ 1980 en Darmstadt (Heslando, Germanio) estis germana instruisto, Esperanto- kaj radio-pioniro en la regiono de Karlsbad (okcidenta Sudetio). Honora membro de Germana Esperanto-Asocio (GEA) en 1971, nestoro de la Esperanto-grupo de Darmstadt.

Post vizito de la Praga "Lehrerbildungsanstalt" (Instruista Seminario) li instruis de 1907 ĝis 1945 en popolaj lernejoj en la Sudetio (ĝis 1919 en Aŭstrio-Hungario, poste en Ĉeĥoslovakio, nuntempe en Ĉeĥio), i.a. en Meiningen kaj Meiershofen apud Karlsbad. Post elpelo kaj fuĝo el Ĉeĥoslovakio li vivis en Ernsthofen (Odenwald, suda Heslando), post 1956 en la proksima urbo Darmstadt. En 1948 li pensiiĝis pro malsano. Eĉ en alta aĝo li daŭre okupiĝis pri Esperanto, ekz. de tempo al tempo vizitis la kunvenojn de la loka grupo.

En Ĉeĥolovakio Hajek estis "ŝtate aprobita Esperanto-instruisto" kaj instruis la lingvon en lernejoj kaj kursoj. Li varbis por Esperanto en german-lingvaj radio-elsendoj, organizis ekspoziciojn kaj oficis kiel "raportanto pri Esperanto ĉe la distrikta eduka komitato de Karlsbad" ("Esperanto-Referent beim Karlsbader Bezirksbildungsausschuß"). Hajek verkis multajn informajn artikolojn pri Esperanto en la loka gazetaro kaj kontribuis al Germana Esperanto-Revuo, organo de GEA.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1926: Radio und Esperanto (Radio kaj Esperanto - radia prelego)
  • 1927: Vierzig Jahre Esperanto (Kvardek jarojn de Esperanto)
  • 1927: Der Siegeszug des Esperanto (La venko de Esperanto)
  • ĉ. 1955: Esperanto, die Welthilfssprache des Radio (Esperanto, la monda help-lingvo de la radio)
  • 1958: Weltkongreß ohne Dolmetscher (Monda kongreso sen interpretistoj - pri la 43a Universala Kongreso en Majenco en 1958)
  • 1964: Esperanto und seine Literatur (Esperanto kaj ĝia literaturo)
  • ĉ. 1965: Esperanto-Bewegung im Karlsbader Gebiet (Esperanto-movado en la regiono de Karlsbad), vd. tradukon malsupre.

Josef Hajek: Esperanto-movado en la regiono de Karlsbad (tradukita el la germana)[redakti | redakti fonton]

"Post la unua mond-milito en Karlsbad kaj ĉirkaŭaĵo floris la Esperanto-movado. La lingvon instruis la ŝtate aprobitaj Esperanto-instruistoj Josef Hajek en la popola altlernejo en Meierhöfen, faka instruisto Fischbach en la civitana lernejo en Fischern kaj prof. Schneider en la komerca akademio de Karlsbad. Plie ekzistis vesperaj kursoj por plenkreskuloj en Meierhöfen, Altrohlau, Aich, Karlsbad, Janessen, Neudek kaj Grünlas.

Lernejaj instancoj, komunumaj parlamentoj, asocioj kaj gazetaro subtenis la lingvon. La distrikta eduka komitato (Bezirksbildungsausschuß) organizis Esperanto-semajnon kun prelegoj en 1926. Hajek apartenis al la komitato kiel Esperanto-reprezentanto. Esperanto-kluboj ekzistis en Karlsbad, Meierhöfen, Altrohlau, Janessen, Drahowitz, Neudek und St. Joachimsthal. Aparte aktiva estis la klubo de Meierhöfen.

Okaze de la federacia laborista gimnastikista festo (Arbeiter-Bundesturnfest) en Karlsbad 1924 la Esperanto-klubo konstruis bonvenan pordegon kun Esperanto-inskribo. En la festa procesio de la laboristaj gimnastikistoj Esperanto-insignoj estis videblaj. La klubo ankaŭ partoprenis en la radio-ekspozicio de Karlsbad en 1926 per Esperanto-prezentado. En 1925 ĝi organizis grandegan Esperanto-ekspozicion en Meierhöfen kun originala kaj tradukita literaturo, lernolibroj, vortaroj kaj Esperantaĵoj el la tuta mondo."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]