Josef Hiršal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Hiršal
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1920 (1920-07-24)
en Chomutičky
Morto 15-an de septembro 2003 (2003-09-15) (83-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vinohrady vd
Lingvoj francagermanaĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Subskribo Josef Hiršal
Familio
Amkunulo Bohumila Grögerová vd
Profesio
Okupo lingvistoverkistotradukisto • poeto • vida poeto • vidartisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Josef HIRŠAL (naskiĝinta la 24-an de julio, 1920 - mortinta la 15-an de septembro, 2003) estis ĉeĥa aŭtoro, poeto kaj romanisto.

Hiršal estas vaste rigardita kiel unu el la plej gravaj ĉeĥaj aŭtoroj de eksperimenta poezio; post fruaj superrealismaj verkoj, li faris sian literaturan komencon kun kolektaĵo de poemoj. Pli malfrue, li membriĝis en la artistgrupo ĉirkaŭ Jiří Kolář, amiko de kiu li restis dum sia tuta vivo kaj kun kiu li eldonis infanlibrojn en la 1950-aj jaroj post esti malpermesinta de ia laboro dum la Sovetunia okupado. Li pli malfrue subskribis al la Charta 77.

Dum la 1960-aj jaroj, Hiršal ekskribis eksperimentan poezion kun asociano Bohumila Grögerová; la du kunuloj ankaŭ kunaŭtoris kelkajn librojn. Plue, Hiršal konstruis reputacion kiel tradukisto de eksterlandaj verkoj en la ĉeĥan, tradukinte la verkaĵojn de, inter aliaj, Christian Morgenstern, Ernst Jandl, Eugène Ionesco, Wolfgang Hildesheimer, Hans Magnus, Franz Kafka, Edgar Allan Poe, Heinrich Heine, H. C. Artmann, Helmut Heissenbüttel, Fernando Pessoa kaj Torquato Tasso; en 1989, li ricevis la Grandan Aŭstrian Ŝtatan Premion pro siaj tradukaĵoj.

Josef Hiršal mortis en septembro 2003 post akcidento kun la Praga tramo en majo en kiu li serioze vundiĝis.