Josef Holeček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Holeček
Josef Holeček (1909 - 1910). Photo by Ignác Šechtl.
Josef Holeček (1909 - 1910). Photo by Ignác Šechtl.
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1853 (1853-02-27)
en Stožice
Morto 6-an de marto 1929 (1929-03-06) (76-jaraĝa)
en Smíchov
Tombo tombejo de Vinohrady
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Memorigilo Josef Holeček
Okupo
Okupo verkistolingvistoĵurnalistotradukisto • poeto
vdr

Josef HOLEČEK (naskiĝis la 27-an de februaro 1853 en Stožice - mortis la 6-an de marto 1929 en Praha) estis ĉeĥa verkisto pri la vilaĝa vivo, precipe en dekvoluma romanego La niaj, tradukisto de Kalevala en la ĉeĥan.

Li estis ĵurnalisto, laboris kiel raportisto ankaŭ en Zagrebo, Hercegovino kaj Montenegro, el kio li ĉerpis temojn por multaj siaj rakontoj. Lia memorlibro Plumo priskribas kulturan vivon en Bohemio fine de la 19-a jarcento.

Lia ĉefverko estas La niaj, dekvoluma kroniko pri la sudbohemia kampula vivo, kiu estas de kritikistoj alte taksata, sed bedaŭrinde malmulte legata de la publiko, ĉar ĝi ne estas facila legaĵo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Černá Hora (Montenegro, 1876)
  • Černohorské povídky (Montenegraj rakontoj, 1880)
  • Černohorští junáci (Montenegraj junuloj, 1902)
  • Naši (La niaj, 1898-1930)
  • Pero (Plumo, 1922-1925)

Tradukoj en la ĉeĥan[redakti | redakti fonton]

  • Junácké písně národa bulharského (Junulaj kantoj de la nacio bulgara, 1874-1875)
  • Písně hercegovské (Kantoj hercegovinaj, 1877)
  • Kalevala (Kalevala, 1894-1896)
  • Kanteletar (Kanteletaro, 1905)
  • Srbská národní lyrika (Serba nacia liriko, 1909)
  • Národní epika bosenských mohamedánů (Nacia epiko de bosniaj mahometanoj, 1917-1920)
  • Králevic Marko (Reĝido Marko, 1922)