Josef Hradil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MUDr. Josef Hradil

D-ro Josef Hradil
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1924
en Prago
Morto 26-an de oktobro 2008
en Mnichovo Hradiště
Lingvoj Esperanto
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistokuracistoverkisto
Esperanto
Verkis en Esperanto
  • Internacia lingvo por medicinistoj. Supervido de Esperanto-gramatiko konsidere bezonojn de la medicinistoj
  • Esperanta medicina terminaro
Aliaj aktivaĵoj
vdr

Josef HRADIL, MUDr. (naskiĝis la 22-an de novembro 1924, mortis la 26-an de oktobro 2008) estis ĉeha esperantisto, kuracisto, honora membro de ĈEA kaj honora prezidanto de la Esperanto-klubo en Mladá Boleslav kaj Mnichovo Hradiště.

Dum multaj jaroj li estis motoro de la Esperanto-movado en Mnichovo Hradiště (redaktis la bultenon Verda Familio), kaj de iama medicinista sekcio de ĈEA (redaktis la bultenojn Medicinistaj Novaĵoj, Sano). Same li estis grava membro de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), por kiu li prilaboris medicinistan terminaron (1979).

En la 1-a internacia medicinista Esperanto-konferenco inter la 13-a kaj 17-a de julio 1977 en Medicina Akademio de Jagelona Universitato en Krakovo d-ro Josef Hradil transprenis de la rektoro de la medicina akademio prof. T. Popiela la jubilean medalon Kopernik pro sia multjara redakta laboro kaj klopodo disvastigi la Internacian Lingvon en medicinaj rondoj.

Dum 16 lastaj jaroj de sia vivo li en sia pensiono Espero en Skokovy helpadis al Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj (AEH) aranĝi kursojn.

Doktoro Hradil mortis la 26-an de oktobro 2008 posttagmeze[1][2]. La entombigo okazis la 3-an de novembro 2008. Laŭ lia nekrologo li dum sia vivo instruis pli ol 400 esperantistojn.[2]

Ĉiuj aŭtoraj verkoj de Josef Hradil estas liberigitaj sub la permesilo Creative Commons Uveďte autora-Zachovejte licenci 3.0 Česko, kion pruvas la rikordo OTRS #2009050710078371. La subskribita deklaro troviĝas en la arkivejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉu ni zorgas pri nia estonteco? (Starto 6/1971)
  • La movado estas universala, sed ni pensas kaj agas Eŭrope (Starto 1/1981)
  • Esperanto a medicína (Esperanto kaj medicino, Starto 1/1983)

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]