Josef Jaroslav Langer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Josef Jaroslav LANGER (naskiĝis la 12-an de novembro 1806 en Bohdaneč - mortis la 28-an de aprilo 1846 en Bohdaneč) estis ĉeĥa verkisto.

Li interesiĝis pri la ĉeĥa kaj slovaka folkloroj, studis mitojn, legendojn, fabelojn, kutimojn de la popolo kaj okupiĝis pri la problemo, kiel utiligi la popolan poezion en alta arto. En siaj epikaj poemoj li kreis fikcion de la ideala pagana antikveco, utiligante motivojn el fabeloj. En lirikaj poemoj li aplikis la folkloran formon por esprimi siajn subjektivajn emociojn. Sed plej sukcesaj estis liaj satiroj.

Verkoj

  • Selanky (Idilioj, 1830, poemaro)
  • Bohdanecký rukopis (Manuskripto de Bohdaneč, 1831, satiroj)
  • Kopřivy (Urtikoj)
  • Den v Kocourkově (Unu tago en Abdero)
  • Krakováčci (Krakovanetoj)
  • České prostonárodní obyčeje a písně (Ĉeĥaj folkloraj kutimoj kaj kantoj)
  • Svatební obyčeje a písně (Nuptaj kutimoj kaj kantoj)