Josef Jiří Kolár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Josef Jiří KOLÁR, propranome Kolář (naskiĝis la 9-an de februaro 1812 en Praha - mortis la 31-an de januaro 1896 en Praha) estis ĉeĥa aktoro kaj verkisto.

Ne fininte studadon de filozofio kaj medicino, li travojaĝis Eŭropon kaj lernis fremdajn lingvojn. Ekde 1837 li estis aktoro en ĉeĥaj teatroj en Prago, mallonge en germana teatro kaj poste reĝisoro de la t.n. Provizora teatro, poste dramaturgo de Nacia Teatro, kie li de tempo al tempo ankaŭ aktoris.

Li estis antaŭ ĉio aktoro, kiu tre impresis la publikon, ankaŭ lia edzino Anna Manetínská estis signifa aktorino. Kiel aŭtoro li estis romantikisto, kiu amis fortajn individuojn en la historio, priskribis batalojn kaj duelojn, sed la historio servis al li nur kiel kuliso por romantika etoso.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Monika (Monika, 1847, dramo)
  • Žižkova smrt (La morto de Žižka, 1851, dramo)
  • Libuše v Americe (Libusa en Ameriko, 1854, romano)
  • Pražská čarodějnice (Praga sorĉistino, 1854, romano)
  • Malíř Rainer (Pentristo Rainer, 1854, romano)
  • Cesty života (La vojoj de la vivo, 1854, romano)
  • Pekla splozenci (Akuŝitoj de la infero, 1862, romano)
  • Muzikanti čili Ďábel ve fraku (Muzikistoj aŭ Diablo en frako, 1867, romano)
  • Tři faraónové (Tri faraonoj, 1868, dramo)
  • Popis slavnosti položení základního kamene k velkému Národnímu divadlu v květnu 1868 (Priskribo de soleno okaze de fundamenta ŝtono por la granda Nacia Teatro en majo 1868)
  • Věštba Libušina (Aŭguraĵo de Libusa, 1868, dramo)
  • Mravenci (Formikoj, 1870, dramo)
  • Dejte mi čamaru (Donu al mi pasamentitan mantelon, 1871, dramo)
  • Pražský žid (Praga judo, 1872, dramo, modernigita de Vladislav Vančura en 1946)
  • Básně (Poemoj, 1879)
  • Primátor (Urbestro, 1883, dramo)
  • Mistr Jeroným (Magistro Hieronimo, 1886, dramo)
  • Smiřičtí (Nobeloj Smiřický, 1887, dramo)
  • Královna Barbora (Reĝino Barbora, 1887, dramo)
  • V staré Praze (En la antikva Prago, 1888, rakontoj)
  • Světem bludů (Tra la mondo hereza, 1889, daŭrigo de Pragaj rakontoj)
  • Ďáblova legenda (Legendo de diablo, 1891, dramo)

Li tradukis el Shakespeare, Schiller, Goethe k.a.