Josef Krumpholc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Krumpholc
Josef Krumpholc
Josef Krumpholc
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1870
en Hradčany
Morto 3-an de marto 1950
en Holešov
Tombo Bystřice pod Hostýnem
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Loĝloko Přerov
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater C.k. ústav ku vzdělání učitelů v Příboře
Okupo
Okupo esperantistoredaktoro
Esperanto
Verkis en Esperanto lernolibro por ĉeĥoj (kun Theodor Čejka)
Aliaj aktivaĵoj instruisto
Esperantisto numero 7025
vdr

Josef KRUMPHOLC (naskiĝis la 19-an de oktobro 1870 en Hradčany, mortis la 3-an de marto 1950 en Holešov) estis ĉeĥa esperantisto.

Li estis faka instruisto, direktoro de la Přerov-a burĝa lernejo. Li kunlaboris kun Theodor Čejka pri unuaj ĉeĥaj lernolibroj kaj pri redaktado de Bohema esperantisto.

Krumpholc estis grava pedagogo, okupiĝis pri la verkoj de Komenio, do li sciis pri la ideo de universala lingvo. Eksciinte, ke lia kolego-instruisto T. Čejka estas esperantisto, demandis lin pri la afero, sed samtempe deklaris, ke li ne havas tempon lerni la lingvon. Čejka instigis eksterlandajn esperantistojn, ke ili de tempo al tempo sendu al Krumpholc salutkarton. Poste li petis lin korekti en la nova lernolibro de Esperanto la ortografion de la ĉeha parto, per kio Krumpholc samtempe ellernis Esperanton. La honorarion ili uzis por veturi al Esperanto-kongreso en Cambridge, ankoraŭ kun esperantisto Josef Grňa. Tiamaniere estis J. Krumpholc entirita en la movadon.

En 1930 S-ro Krumpholc instruis 20 geknabojn el Unio de Evangeliana Junularo en preĝejo de Ĉeĥaj Fratoj.

En 1935 la 17-an de oktobro s-ro Krumpholc iniciatis leteron al Ruĝa Kruco, ke oni okazigu kursojn de Esperanto por soldatoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Jazyk všeslovanský a esperanto (Lingvo tutslava kaj Esperanto) (1909).

Kun Theodor Čejka[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto: neutrální jazyk mezinárodní: učebnice se slovníčkem (Esperanto, neutrala lingvo internacia; lernolibro kun vortareto, 1905)
  • Uplná mluvnice a cvičebnice (Plena gramatiko kaj ekzerclibro, 1906)
  • Esperanto: malá učebnice (Esperanto, malgranda lernolibro, 1907)
  • Uplná učebnice Esperanta (Plena lernolibro de Esperanto, 1908)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pedagogiaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lindnerův ideál národního učitele (Idealo de Lindner pri nacia instruisto, 1912)
  • Válka a štěstí národ dle J. A. Komenského (Milito kaj feliĉo laŭ J. A. Komenio, 1914)
  • Druhý rok naší B.: z biografického deníku čsl. dítěte od narození do 8. roku (Dua jaro de nia B.: el biografia taglibro de ĉsl. infano de la naskiĝo ĝis la 8-a jaro, 1923)
  • K sedmdesátce apoštola učitele národů - PhDra a ThDra Jana Kvačaly (Omaĝe al sepdekjariĝo de apostolo de la instruisto de popoloj - doktoro de filozofio kaj teologio Jan Kvačala, 1932)
  • Profesor dr. J. Kvačala jako pedagog (Prof. d-ro J. Kvačala kiel pedagogo, 1934)
  • Nové školy před 300 lety (J. A. Komenský r. 1635) (Novaj lernejoj antaŭ 300 jaroj - Komenio en 1635, 1935)
  • Soudní okres bystřický (Juĝa distrikto de Bystřice, kroniko 1940)
  • Ze vzpomínek na učitele Eduarda Stoklasa (El rememoroj pri instruisto Eduard Stoklas, 1946)
  • J. A. Komenský o knihtisku a knihách (Komenio pri libropresado kaj libroj, 1948)
  • Profesor Stanislav Souček a „Veškeré spisy J. A. Komenského“ (Prof. Stanislav Souček kaj „Plena verkaro de Komenio“, 19??)
  • Veškeré spisy Jana Amose Komenského, vydaného nákladem Ústředního spolku jednot učitelských na Moravě (Plena verkaro de J. A. Komenio, eldonita koste de Centra Societo de Instruistaj Unuiĝoj en Moravio, 1970)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Theodor Čejka: Josef Krumpholc a esperanto. Vzpomínka k jeho šedesátce (Josef Krumpholc kaj Esperanto. Rememoro omaĝe al lia sesdekjariĝo., La Progreso 1930, p. 73-74)
  • František Hýbl: Josef Krumpholc (Praha, 1988)
  • František Hýbl: Josef Krumpholc (faka konferenco la 8-an de marto 2000 en Přerov)
  • Vojtěch Cekota: Přerovský komeniolog Josef Krumpholc v 19. a 20. století (Komeniologo el Přerov Josef Krumpholc en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, , Přerov 1979, str. 132-139)
  • Josef Krumpholc a volby T.G.Masaryka do říšského sněmu 1907 a 1911 (Josef Krumpholc kaj elekto de T. G. Masaryk al regna parlamento en 1907 kaj 1911, Praha 2000)


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Krumpholc Josef, ĉeĥo, dir. de la Přerov-a burĝa lernejo. Nask. 19 okt. 1870 en Hradĉany. Ŝatata pedagogia verkisto, kunlaboris kun Čejka pri unuaj ĉeĥaj lernolibroj.