Josef Mánes
El Vikipedio
Josef MÁNES, (12-a de majo 1820 en Prago – 9-a de decembro 1871), ĉeĥa pentristo, fondinto de la ĉeĥa nacia pentrado de la 19-a jarcento. Lia Josefina estas nomata "ĉeĥa Mona Lisa", vizitantoj de Prago povas admiri liajn monatojn sur la astronomia horloĝo de Malnovurba Urbodomo. Eminentaj estas liaj desegnoj de folkloraj temoj kaj ilustraĵoj por klasika poezio.
Lian nomon portas interalie ponto en Prago, norde de la Karola Ponto.
Anekdoto asertas, ke Josef Mánes parolis kaj skribis germane, ĉeĥe li nur pentris.
[redakti] Eksteraj ligoj
- Fotogalerio de verkoj en la ĉeĥa arta datumbazo Artchiv

