Josef Meinrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Meinrad
Josef Meinrad en la rolo de Guter Gesell, 1947
Josef Meinrad en la rolo de Guter Gesell, 1947
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1913 (1913-04-21)
en Vieno
Morto 18-an de februaro 1996 (1996-02-18) (82-jaraĝa)
en Großgmain
Mortokialo kancero
Tombo Großgmain
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Memorigilo Josef Meinrad
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • filmreĝisoro
vdr
Memorigtabulo, kie Meinrad havis sian debuton.

Josef MEINRAD, kun vera familia nomo Moučka (naskiĝinta la 21-an de aprilo 1913 en Vieno, mortinta la 18-an de februaro 1996 en Großgmain) estis aŭstra aktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis la kvara kaj plej juna infano de tramŝoforo. Por lia sekundara edukado, li ricevis stipendion en lernejo de la ordeno de la Redemptoristoj en Katzelsdorf proksime de Wiener Neustadt. Komence, li volis - ankaŭ laŭ la volo de la patrino - iĝi pastro, sed li forlasis la gimnazion en 1929 kaj iĝis komizo, kun paralela frekvento de aktoradlecionoj.

Aktorado[redakti | redakti fonton]

Li faris sian publikan debuton en Korneuburg en 1930, kaj post tiu tempo li nomis sin Josef Meinrad. En 1936 li ekludis ĉe la viena teatro Die Insel kaj aktoris sur kabaredaj scenejoj de "ABC", "Wiener Werkel", "Wiener Komödie".

Lia unua mallonga engaĝiĝo ĉe la Burgoteatrejo estis en 1939, tiam denove li aperis ĉe la Festivalo de Salcburgo nur en 1947. Ĉar dum la nazia tempo li rezignis pri kariero en Vieno kaj preferis ludi por soldatoj en Metz. En la sama jaro li fariĝis permanenta membro de la aktoraro burgteatreja (ĝis 1978); li ludis 195 rolojn je tiu scenejo. Li ege famiĝis per la ludo de karakteroj el la verkaro de Johann Nestroy kaj Ferdinand Raimund. Li ofte estis komparita al Alexander Girardi koncerne la manieron aktori.

Meinrad estis la gardanto de la Iffland-ringo, kiu de 200 jaroj estas aljuĝita al la plej grava aktoro de la germanlingva teatro; li testamente transdonis la ringon al Bruno Ganz.

De 1950 ĝis sia morto li estis edziĝinta al Germaine Renée Clement, kiu mortis en 2006.

Filmoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1947: Die Welt dreht sich verkehrt
  • 1947: Triumph der Liebe
  • 1948: Der Prozeß
  • 1948: Rendezvous im Salzkammergut
  • 1949: Das Siegel Gottes
  • 1949: Mein Freund, der nicht Nein sagen kann
  • 1950: Der Wallnerbub
  • 1950: Jetzt schlägt’s 13
  • 1950: Erzherzog Johanns große Liebe
  • 1951: Eva erbt das Paradies
  • 1952: 1. April 2000
  • 1953: Der Verschwender
  • 1954: Weg in die Vergangenheit
  • 1954: Geld aus der Luft
  • 1954: Kaisermanöver
  • 1954: Pepi Columbus
  • 1955: Sissi
  • 1955: Um Thron und Liebe
  • 1955: Don Giovanni
  • 1955: Die Deutschmeister
  • 1955: Der Kongreß tanzt
  • 1956: Opernball
  • 1956: Sissi – Die junge Kaiserin
  • 1956: Die Trapp-Familie
  • 1957: August, der Halbstarke
  • 1957: Familie Schimek
  • 1957: Die unentschuldigte Stunde
  • 1957: Auf Wiedersehen, Franziska!
  • 1957: Sissi – Schicksalsjahre einer Kaiserin
  • 1958: Solang’ die Sterne glüh’n
  • 1958: Rendezvous in Wien
  • 1958: Die Trapp-Familie in Amerika
  • 1958: Die Halbzarte
  • 1959: Die schöne Lügnerin
  • 1959: Bezaubernde Arabella
  • 1961: Das Mädchen aus der Feenwelt oder Der Bauer als Millionär
  • 1962: Forever My Love
  • 1963: Der Kardinal
  • 1963: Liliom
  • 1963: Der Verschwender
  • 1964: Der Verschwender
  • 1965: Don Quijote von der Mancha
  • 1966–1972: Pater Brown
  • 1967: Der Tod läuft hinterher
  • 1971: Der Kommissar (Episodo: Langankes Verwandte)
  • 1973: Was Ihr wollt
  • 1974: Der Räuber Hotzenplotz
  • 1974: Die Schöne Helena
  • 1977: Gaslicht
  • 1980: Ringstraßenpalais
  • 1981: Das Traumschiff
  • 1984: Die Fledermaus
  • 1984: Der Unbestechliche
  • 1985–1986: Der Sonne entgegen
  • 1988: Der Vorhang fällt
  • 1993: Ora et labora

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1955: Kammerschauspieler
  • 1959: Iffland-ringo
  • 1961: Blue Ribbon Award de la National Screen Council
  • 1963: Kainz-Medaille
  • 1963: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst I. Klasse
  • 1973: Honora membro de la Burgtheaters Wien
  • 1980: Honora ringo de la urbo Bregenz
  • 1983: Raimund-Ring de la Ministero pri edukado, arto kaj kulturo
  • 1983: Honora ringo de la urbo Vieno
  • 1985: Nestroy-ringo
  • 1997: Josef-Meinrad-placo apud la viena Burgoteatrejo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • H. Weigel/S. Melchinger/G. Rühle: Josef Meinrad, 1962.
  • Gerd Holler: Josef Meinrad. Amalthea-Verlag, Wien 1995, ISBN 3-85002-372-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]