Josef Morawetz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Josef Morawetz, plumnome J. Vec kaj Volker von Knittelfeld (naskiĝis la 18-an de novembro 1879 en Knittelfeld – mortis la 26-an de marto 1911) estis aŭstra stiria esperantisto, fondinto de la literatura revuo La Marto.

Josef Morawetz naskiĝis kiel filo de ŝtata oficisto en Stiria urbeto Knittelfeld. Post studadoj de mezlernejo li vizitis la universitaton en Graz. Laŭ volo de siaj parencoj li devus fariĝi ŝtata oficisto. Sed lia sendependa animo tute ne konsentis kun tia devigo. Tion montras ankaŭ kelkaj poemoj el tiu tempo, kiujn oni trovas en lia poemaro „Gedichte aller Art". Tiun ĉi libron aperigis la verkisto en 1905 en Leipzig sub la poeta nomo Volker von Knittelfeld. Li estis ankaŭ kunlaboranto de taga gazeto "Grazer Tagblatt", kelkan tempon li redaktis Stirian beletristikan gazeton "S' Nullerl". Pli poste li fondis belan artan gazeton „Trumpfaß".

Kiam li konatiĝis kun Esperanto-movado, li fariĝis ĝia fervora ano kaj batalanto. En jaro 1910 li fondis Esperantan ĵurnalon "La Semajno", sed ankoraŭ samjare li ŝanĝis la nomon kaj celon de la gazeto al "Marto". Tiujare li estis elektita kiel prezidanto de "Stiria Esperantista Societo" kaj li edziĝis al fervora samideanino fraŭlino Ella Ohmeyer.

Verkaro sub la nomo Volker von Knittelfeld[redakti | redakti fonton]

  • Gedichte aller Art (1905)

Verkaro sub la nomo J. Vec[redakti | redakti fonton]

  • Plimalvarmigo (Marto, numero 1, novembro 1910, p. 9, ŝercpoemeto)
  • La indianokampulo (Marto, numero 2, decembro 1910, p. 6-7, humoraĵo)
  • Ĉiam antaŭen! (Marto, numero 2, decembro 1910, p. 7)
  • Grava tago (Marto, numero 3, januaro 1911, p. 1-12, unuakta humura teatraĵo)
  • Enigmo (Marto, numero 3, januaro 1911, p. 13, poemeto)
  • Pri tiuj, kiuj estas solaj (Marto, numero 8/9, septembro 1911, p. 75-76, rakonto)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Marto, 1910-1911

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]